Der Fuehrer's Face

Der Fuehrer's Face ("La vizaĝo de la Führer", origine titolita Donald Duck in Nutzi Land)[1] estas usona animacia kontraŭ-Naziisma propaganda kurta filmo de 1943 produktita de Walt Disney Productions kaj publikigita ankaŭ en 1943 fare de RKO Radio Pictures. La kartuno, kiu prezentas Donald Duck en koŝmaro laborante en fabriko de Nazia Germanio, estis farita kiel klopodo por vendi militkuponojn kaj kiel ekzemplo de usona propagando dum la Dua Mondmilito.[2] La filmo estis reĝisorita de Jack Kinney kaj verkita de Joe Grant kaj Dick Huemer laŭ muziko de Oliver Wallace.[3] Tamen, la originala kanto de Wallace nome "Der Fuehrer's Face", en versio de Spike Jones, estis elsendita antaŭ tiu kurta filmo.

Der Fuehrer's Face
mallonga movbildo
Originala titolo Der Fuehrer's Face
Originala lingvo angla lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 1 jan. 1943, 1943
Ĝenro propaganda filmo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Jack Kinney
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Dick Huemer • Joe Grant
Muziko de Oliver Wallace
Produktinta firmao Walt Disney Company
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Mallonga Movbilda Filmo
IMDb
vdr

Der Fuehrer's Face ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Animaciita Kurta Filmo en la 15a ceremonio de Kinakademiaj Premioj. Ĝi estis la nura filmo de Donald Duck kiu ricevis tiun honoron, kvankam ankaŭ aliaj ok filmoj estis nomumitaj.[4] En 1994, ĝi estis voĉdonita kiel Numero 22a el "la 50 Plej Grandaj Kartunoj" el ĉiuj tempoj fare de membroj de la animacia fako. Tamen, pro la propaganda naturo de la kurto, kaj la priskribo de Donald Duck kiel Nazio (kvankam malvole), Disney forigis la filmon el la ĝenerala cirkulado post ties origina elsendo. Ties unua hejma video publikiĝis en 2004 je la elsendo de la tria tajdo de DVD-oj Walt Disney Treasures.

Notoj redakti

  1. "New U.S. War Songs". LIFE. 13 (18): 44. 2a de novembro 1942. Alirita la 14an de junio 2019.
  2. Blitz, Marcia (1979). Donald Duck. New York: Harmony Books. p. 133. ISBN 0-517-52961-0.
  3. "Der Fuehrer's Face". BCDB. 2012-12-16. Alirita la 14an de junio 2019.
  4. Biographies of 10 Classic Disney Characters from Walt Disney Archives at D23: The Official Disney Fan Club Alirita la 14an de junio 2019.

Bibliografio redakti

  • Young, Jordan R. (2005). Spike Jones Off the Record: The Man Who Murdered Music (3rd edition) Albany: BearManor Media ISBN 1-59393-012-7.

Eksteraj ligiloj redakti