Der bewegte Mann estas germanlingva kineja filma komedio el la jaro 1994, kiu baziĝas sur la samnomaj komiksoj Der bewegte Mann kaj Pretty Baby de Ralf König, kiuj satire troigite temigas la mikrosocion de gejoj en la germania metropolo Kolonjo kaj la interrilatojn kun la "normala mondo".

La ekscita viro
filmo
Originala titolo Der bewegte Mann
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1994
Daŭro 90 minutoj
Ĝenro filma komedio
Kameraado Gernot Roll
Reĝisoro(j) Sönke Wortmann
Produktisto(j) Bernd Eichinger
Scenaro Sönke Wortmann
Laŭ la verko de Ralf König
Filmita en Kolonjo
Loko de rakonto Kolonjo
Muziko de Torsten Breuer • Andy Knote
Ĉefrolantoj
IMDb
vdr
sceno el la filmo

Scenaro redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La juna kelnero Axel estas bonaspekta juna aliseksemulo, kiu havas konstantan partnerinon, sed krome seksumas kun ĉiu havebla alia ino. Kiam lia amikino kaptas lin dum tia seksumo kun kolegino en la restoracia necesejo, ŝi forsendas lin el la komuna loĝejo. Tamen rapide poste ŝi rimarkas esti graveda de li kaj decidas pardoni al li kaj edziniĝi.

Axel jam antaŭe estis sendita al psikoterapia grupo de viroj, kiuj - laŭ la ideoj de la inisma movado, kiu kontraŭbatalas tradiciajn rolomodelojn de viroj kaj virinoj - provas ĉesi rigardi virinojn seksobjektoj kaj klopodas iĝi novaj, "movataj" viroj. En tiu grupo ankaŭ estas geja viro, Walter, kiu - male al ĉiuj aliaj grupanoj - simple esperas tie konatiĝi kun interesaj aliaj viroj. Axel petas tiun grupanon, provizore esti gastigata en ties loĝkomunumo, sen konscii, ke Walter kaj ties kunloĝanto Norbert estas gejoj. Ambaŭ samseksemuloj forte interesiĝas pri la bonaspektulo Alex, kiu tamen daŭre amas la eks-amikinon Doro.

Kiam Doro trovas la eks-amikon nude kun Norbert en la loĝkomunumo, ŝi erare supozas lin ŝanĝiĝanta al gejismo, sed fine tamen konsentas geedziĝi kaj nur estis malamuzita, kiam la gejaj ekskonatoj de Axel venas al la burĝa nupra ceremonio en bizaraj virinaj kostumoj, stereotipoj de geja protestemo.

Axel timas seksumi kun la novedzino, kies gravedeco estas progresinta kaj la naskodato proksima. Ĉar li tamen havas sekskuniĝajn impulsojn, li interkonsentas amori kun bela malnova konatulino, kaj por tio pruntas la loĝejon de Norbert. Malbonŝance li konsentas preni drogon, kiu plialtigu la amoremon, sed kiu fakte senmovigas la nudan Axel. Kiam ĉe Doro komenciĝas la naskaj spasmoj, ŝi trovas la edzon nude kaj senmove kaŭranta sur la kuireja tablo de la fremda loĝejo, histerias kaj fine la gejo Norbert anstataŭ la elŝaltita edzo akompanas ŝin al urba kliniko por naski la infanon. Plian fojon pardoni al Axel, estas pli malfacile, sed baze Doro feliĉas ke la edzo "nur plian fojon trompis ŝin kun alia ino" kaj ne praviĝas ŝiaj timoj ke la patro de ŝia infano eble tamen estus samseksema (ja ŝi ree trovis lin en la loĝkomunumo de "pekaj" samseksemuloj, kaj daŭre ŝi estas iritita pro tio).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Fonaj notoj redakti

La komiksoj de Ralf König, sur kiuj baziĝas la filmo, karikature troigis la ecojn kaj de samseksemuloj kaj de malsamseksemuloj, kaj en la konfronto de ambaŭ "mondoj" montras stereotipojn de ambaŭ grupoj. Laŭ iuj kritikantoj en la filmo la kritiko de la "normala", malsamseksemula mondo, iom reduktiĝis kaj ŝercoj aparte fokusigas la gejajn rolulojn. Tamen la ideo ankoraŭ kaptiĝas, kaj krome la etoso de la metropolo Kolonjo, kie sukcesas paralele ekzisti tiom malsamaj subsocioj, estas bone kaptata.

Dum la unua jaro post la publikigo, pli ol 6,5 milionoj da germanoj vidis la filmon, kaj ĝi iĝis unu el la plej sukcesaj kinejaj produktaĵoj de la 1990-aj jaroj en la lando. Estante tute malserioza karikaturaĵo, la filmo gajnis tutan fakson da kinejaj premioj, kaj sume do tre laŭdiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti