Der grüne Vogel (filmo)

Der grüne Vogel (la verda birdo) estas germana (siatempe okcident-germana) televida drama filmo el la jaro1980 de la hungara filmreĝisoro István Szabó.

Der grüne Vogel
filmo
Originala titolo Der grüne Vogel
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 24 feb. 1980
Ĝenro filma dramo
Kameraado Lajos Koltai
Reĝisoro(j) István Szabó
Produktisto(j) Manfred Durniok
Scenaro István Szabó
Muziko de Peter Thomas
Rolantoj Hannelore Elsner • Krystyna Janda • Johanna Elbauer • Danuta Szaflarska • Rolf von Sydow • Péter Andorai
IMDb
vdr

Sinopso redakti

La filmo rakontas amhistorion dum la Malvarma Milito, kiu okazis inter Oriento kaj Okcidento. Dro. Renate Winter estas germana kancero-esploristino. En medicina kongreso en Vieno ŝi renkontas la polan kancero-esploriston Dr. Med. Jan Widuchowski. Ili enamiĝas, sed la polo ne volas forlasi sian edzinon. Dum la venontaj dek jaroj ili regule renkontas unu la alian, Ilia amo-vivo ekzistas nur dum la internaciaj kongresoj.

Roloj redakti

  • Hannelore Elsner: Dro. Renate Winter-Ewald
  • Péter Andorai: Jan Widuchowski
  • Krystyna Janda: Katzka Widuchowski
  • Danuta Szaflarska: pola profesoro
  • Johanna Elbauer: Barbara
  • Rolf von Sydow: germana profesoro

Ekesto redakti

La kamera laboro por la filmo okazis dum julio-aŭgusto 1979 en Tübingen, Varsovio, Parizo, Krakovo, Berlino kaj Auschwitz.

La filmo prezentiĝis en la germanaj kinejoj en aprilo 1980

Eksteraj ligiloj redakti

(germana) Der grüne Vogel en Interreta filma datumbazo (angle)

Bildoj el la filmo

Vidu ankaŭ redakti

Pluramemo

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo tute baziĝis sur la samtitolaj artikoloj en la germana kaj nederlanda vikipediaj versioj je la 5-a de januaro 2017.