Der letzte Mann (La lasta homo) estas germana muta filmo de 1924 reĝisorita de la germana reĝisoro F. W. Murnau el scenaro verkita de Carl Mayer. En la filmo stelulas Emil Jannings and Maly Delschaft.

Der letzte Mann
muta filmo
Originala titolo El último, Der letzte Mann
Originala lingvo germana lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1924, 23 dec. 1924, 5 jan. 1925
Ĝenro filma dramo, dramo, muta filmo
Kameraado Karl Freund
Reĝisoro(j) Friedrich Wilhelm Murnau
Produktisto(j) Erich Pommer
Scenaro Carl Mayer
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Giuseppe Becce • Werner Schmidt-Boelcke
Rolantoj Emil Jannings • Maly Delschaft • Hans Unterkircher • Hermann Vallentin • Emmy Wyda • Georg John • Carl Schenstrøm • Erich Schönfelder • Olaf Storm • Harald Madsen • O. E. Hasse • Max Hiller
Produktinta firmao UFA
IMDb
vdr

Stephen Brockmann resumis la intrigon de la filmo kiel, "sennoma hotela pordisto perdas sian laborpostenon".[1] Temas pri kinarta ekzemplo de Kammerspielfilm aŭ "ĉambro-drama" ĝenro, kiu sekvas la stilon de mallongaj, disaj montroj de malalt- al mez-klasa vivo kiuj emfazas la psikologion de la roluloj pli ol la scenejoj kaj la agado.

Tiu ĝenro klopodis eviti la uzadon de intertekstoj de parolata dialogo aŭ priskribo kio estas karaktera trajto de plej mutaj filmoj, en la intenco ke la vido mem havigu plej el la signifo.

Brita filmo The Blackguard estis produktorita en la Babelsberg Studioj en Potsdam, kie Alfred Hitchcock, estante scenaristo, rigardis parton de la farado de la filmo de Murnau nome Der letzte Mann (1924).[2] Li estis impresita per la laboro de Murnau kaj poste uzis multajn el liaj teknikoj por la scendesegnado en siaj propraj produktaĵoj.[3]

En 1955, estis refilmo en kiu stelulis Hans Albers kaj Romy Schneider.

Notoj redakti

  1. Prager, Brad. A critical history of German film. Monatshefte, Volume 103, No. 3 (Fall 2011), pp. 472-474; (p.473)
  2. Gottlieb 2002, p. 42; Gottlieb 2003, paĝoj 157–158; vidu ankaŭ Garncarz 2002
  3. Gottlieb 2002, pp. 42–43.

Bibliografio redakti

  • Garncarz, Joseph (2002). "German Hitchcock". En Gottlieb, Sidney; Brookhouse, Christopher (eds.). Framing Hitchcock: Selected Essays from the Hitchcock Annual. Detroit: Wayne State University Press. pp. 59–81.
  • Gottlieb, Sydney (2002). "Early Hitchcock: The German Influence". In Gottlieb, Sidney; Brookhouse, Christopher (eld.). Framing Hitchcock: Selected Essays from the Hitchcock Annual. Detroit: Wayne State University Press. pp. 35–58.
  • Gottlieb, Sidney (2003). Alfred Hitchcock: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 978-1-57806-562-2.
  • Kreimeier, Klaus (1999). The Ufa Story: A History of Germany's Greatest Film Company, 1918–1945. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-22069-0.

Eksteraj ligiloj redakti