Des hommes et des dieux (filmo)

Des hommes et des dieux (Homoj kaj dioj) estas franca filmo de Xavier Beauvois aperinta en 2010. Ĝi estas loze adaptita de vera fakto, t.e. murdo de monaĥoj de Tibhirine en Alĝerio en 1996.

Homoj kaj dioj
filmo
Originala titolo Des hommes et des dieux
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca, araba
Kina aperdato 8-a de septembro 2010
Daŭro 120 minutoj
Ĝenro Dramo
Kameraado  
Buĝeto
Reĝisoro(j) Xavier Beauvois
Produktisto(j) Étienne Comar
Frantz Richard
Martine Cassinelli
Scenaro Étienne Comar
Filmita en Francio
Loko de rakonto Monastery Our Lady of the Atlas
Muziko de  
Ĉefrolantoj Lambert Wilson
Michael Lonsdale
Olivier Rabourdin
Philippe Laudenbach
Produktinta firmao Armada Films
Distribuo Mars Distribution
Honorigoj Cannes Film Festival Grand Prix • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • César Award for Best Cinematography • César Award for Best Supporting Actor • César Award for Best Film
IMDb
vdr

Titolo redakti

La titolo « Homoj kaj dioj » aludas al Psalmo 82, kies jenaj versikloj estas lokitaj en la komenco de la filmo: « Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. » (Ps 82, 6-7)[1].

Temo redakti

Alĝerio, 1993. Ok francaj kristanaj monaĥoj harmonie vivas kun siaj islamaj fratoj. Kiam aro da gastlaboristoj estas murdita de islama grupo, teroro instaliĝas en la regiono. Malgraŭ la plimultiĝantaj minacoj kiuj ĉirkaŭas ilin, monaĥoj decidas plu resti, je propra risko.

Loze inspirita de la vivo de Cisterciaj Monaĥoj de Tibhirine de 1993 ĝis ilia forkapto en 1996, Homoj kaj dioj sobre kaj humane elvokas demandojn pri fido, toleremo, kaj super ĉio, libereco. Rimarkindaj, Lambert Wilson kaj Michael Lonsdale faras kortuŝan kaj sinceran interpretadon. Profunde emocia, la filmo tuŝas la spektantaron kiel faras ĉefverkoj.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

Referencoj redakti

  1. Kion signifas la titolo de filmo « Des hommes et des dieux »? Arkivigite je 2011-03-17 per la retarkivo Wayback Machine, analizo de titolo en mavocation.org
  2. Gazetara komuniko de la filmo. Arkivita el la originalo je 2016-04-13. Alirita 2011-04-13.

Eksteraj ligiloj redakti