Despacito

hispanlingva popmuzika kanto de 2017

"Despacito" (Malrapidete) estas hispanlingva kanto de la portorika kantisto Luis Fonsi kaj de la portorika repisto Daddy Yankee. Tiu kanto eliris en januaro 2017 kaj plialtiĝis ĝis numero 1a en la furorlistoj de inter aliaj Nederlando, Germanio, Svedio kaj Usono. Despacito estis parte sukcesa, pro oficiala remikso, en kiu la kanada kantisto Justin Bieber aŭdeblas. En la nederlanda furorlisto Top 40 la duobla notado kun la remikso dum dek kvin sinsekvaj semajnoj estis ĉe la pinta loko, kiu proksimis la rekordon de Ed Sheeran - Shape of you. En la nederlanda Mega Top 50 ĝi estis dum ses semajnoj daŭre je la unua loko.

Despacito
Artisto Luis Fonsi
Tipo kanto
Publikigo 2017
Longo 3 minutoj kaj 47 sekundoj
vdr

Jutuba furorego redakti

En aŭgusto 2017, estis anoncita ke la muzika filmeto akiris jam tri miliardojn da vidaĵoj, kaj tiel fariĝis la plej vidata video sur YouTube. La muzikfilmeto “Despacito” fare de la portorikanoj Luis Fonsi kaj Daddy Yankee iĝis la unua projekto pri muziko, kiu fine sukcesis akiri en Jutubo pli ol kvar miliardojn da vidaĵoj. Tiu muzikfilmeto ankaŭ estis la unua, en la historio de tiu retejo, sukcesinta je tri miliardoj da vidaĵoj, kaj tio okazis nur 203 tagojn post ĝia apero en januaro 2017. Mezume tiu artaĵo estas spektata tage 14 milionojn da fojoj, kun plej alta atingo da 25 milionoj ĉe ununura tago. En 45 landoj ĝi estas la plej vidata filmeto, inter ili estas Hispanio, Meksiko, Germanio, Grekio, Portugalio kaj Argentino[1].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Furorego: muzikfilmeto superis 4.000.000.000 da vidoj en Jutubo Arkivigite je 2018-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, Blogo de Paulo Cesar Pires, la 15-a de oktobro 2017, alirite la 5-an de februaro 2018.
  • Noto: Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedio je la 5-a de marto 2018.