Deurne (Belgio)

distrikto de la urbo Antverpeno


Deurne estas la dua plej granda urboparto (1306 ha) de Antverpeno, Belgio.

Deurne
district of Antwerp
Administrado
Statuso Aliĝinta municipo
Lando Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Municipo Antverpeno
Poŝtkodo 2100
Retpaĝaro http://www.deurne.be
Demografio
Loĝantaro 76 231 (2 013−01−01) [1]
Geografio
Koordinatoj 51°13′9″N 4°27′34″O  /  51.21917°N, 4.45944°O / 51.21917; 4.45944 (Deurne (Belgio)) (mapo) Koordinatoj: 51°13′9″N 4°27′34″O  /  51.21917°N, 4.45944°O / 51.21917; 4.45944 (Deurne (Belgio)) (mapo)
Areo 1,306 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Situo de Deurne en la urbo Antverpeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deurne (Antwerp) [+]
vdr
Malnova fortikaĵo en la Boekenberg-parko en Deurne.

Historio redakti

En la 12-a ĝis 17-a jarcentoj Deurne estis nura parto de la orienta ĉirkaŭajo de Antverpeno. Kiel ofte okazis en tiu tempo, setlejoj ekestis je la kruciĝo de 2 fenomenoj. Deurne ekestis sur la kruciĝo de rivero Schijn kaj la vojo de Antverpeno al Turnhout (la nuna Turnhoutsebaan). Estas indikoj, ke Deurne ekzistis en prahistoria kaj romiaj tempoj, sed la unua perceptebla pruvo de Deurne datiĝas nur de 1185.

Post la batalo de Woeringen en la 5-a de julio 1288 la vilaĝo ne plu estis posedaĵo de la episkopo de Lieĝo sed de Johano la 1-a de Brabanto. Deurne konsistis plejparte de malabunde loĝata kampo. Tamen, kiel rekta rezulto de la pliriĉiĝo de la antverpena loĝantaro, multaj aristokrataj bienoj estis starigitaj (la tiel nomita Hof van Plaisantie (Amuzbieno) estis specifa kampara bieno, burĝa versio de la kastelo). Tipe, negocistoj, diplomatoj, riĉaj artistoj (kiel Petro Paŭlo Rubens ekzemple) regule vizitadis iujn el tiuj Hof van Plaisantie en Deurne. Ili nomiĝis i.a. Boeckenbergh, Sterckxhof, Papenhof, Lakbors, Bisschoppenhof, Gallifort, Inkborsch, Bosuil, Ertbrugge, Venneborg. Kvankam la plimulto de tiuj amuzbienoj estis detruitaj en la daŭro de jarcentoj (precipe en 1542 kiam Maarten van Rossum kun sia bando sieĝis la regionon), iuj kiel SterckxhofBisschoppenhof postvivis. En 1566 Deurne suferis pro la Bilda ŝturmo kaj en 1569 Farnese plu detruis ĝin.[2]

En 1836 Borgerhout disiĝis de Deurne kaj ambaŭ iĝis memstaraj municipoj.[2]

Etimologio redakti

La etimologio de la vorto ne estas tute certa, sed tre verŝajne ĝi rilatas al "dorno", loko kun dornoj, kovrita de dornoj, ktp. Eble ĝi devenas de la ĝermana vorto *darnja, kio signifas "kaŝita, kovrita de plantoj.[3]

Vidindaĵoj redakti

Loĝis en Deurne redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Bevolkingscijfers (nederlande). Arkivita el la originalo je 2013-01-24. Alirita 2013-05-10.
  2. 2,0 2,1 (2013) Gids voor uw regio (nederlande). Brussel: Lannoo, p. 60.
  3. van Berkel, Gerald. Nederlandse plaatsnamen (nederlande). Antwerpen: Spectrum.
  4. (2013) Gids voor uw regio (nederlande). Brussel: Lannoo, p. 61.