Deus Caritas est (Dio estas amo) de la 25-a de decembro 2005 (publikigita la 25-an de januaro 2006) estas la unua encikliko de papo Benedikto la 16-a.

Deus Caritas est
encikliko
Aŭtoroj
Aŭtoro Benedikto la 16-a
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de januaro 2006
vdr

Ĝi konsistas el du partoj. La unua, pli teoria parto temas pri la unueco de la amo en la kreitaĵo kaj en la historio de la savo. Ĝi okupiĝas ĉefe pri la amo de Dio al la homo. La dua parto temas pri la karitato de la eklezio kiel "komunumo de la amo". Ĝi traktas ĉefe la kristanan amon al la proksimulo. Aldoniĝas fina parto, en kiu Benedikto la 16-a ilustras la realigon de kristana amo per la ekzemplo de Maria kaj aliaj sanktuloj.

Esperantaj tradukoj redakti

Esperanta traduko de la encikliko aperis en presita formo en aprilo 2006 sub la titolo "Pri la kristana amo" ĉe Editio Ora & Labora (43 paĝoj). La dokumenton esperantigis el la germana originalo Reinhard Haupenthal en kunlaboro kun Bernhard Eichkorn, Carlo Minnaja, Gonçalo Neves kaj Gerrit Berveling (ĉi lasta tamen ne menciita en la libro). La traduko de Haupenthal estas flua kaj fidele redonas la pensojn de la ĉefpontifiko.

Alia, anonima traduko kun relative multaj eraretoj kaj malglataĵoj aperis en la reto, same en aprilo 2006.

Tria traduko, farita de Battista Cadei, aperis en novembro 2006 en Espero Katolika 1-4/2006, p. 3-29.

Reagoj redakti

En sia unua encikliko, Benedikto la 16-a evitis tiklajn demandojn[mankas fonto]. En la katolika Esperanto-movado, la verko akceptiĝis sufiĉe favore; tamen oni foje parolis pri "malnova vino en novaj tuboj"[mankas fonto].

Eksteraj ligiloj redakti