Deutsch-Verzeichnis (verkaro de Schubert)

Deutsch-Verzeichnis estas tema registro de la verkoj de komponisto Franz Schubert laŭ tempa sinsekvo. Ĝin verkis Otto Erich Deutsch.

Deutsch-Verzeichnis el 1951

Ĉar nur ono de la verkoj de Franz Schubert dum ties vivotempo estis publikigita kun verknumeroj, la muzikscienca esploro bezonis fidindan registron de ĉiuj verkoj de Schubert.

Ĉi tiun taskon plenumis muziksciencisto Otto Erich Deutsch (1883–1967). Lia Franz Schubert – Thematic Catalogue of all his works in chronological order aperis unuafoje en 1951 anglalinve. Dua, aktualigita eldono aperis en 1978 germanlingve kadre de la Neue Schubert-Ausgabe en Bärenreiter-Verlag. La Deutsch-Verzeichnis estas ekipita per notokomencoj de ĉiuj verkoj kaj movimentoj same kiel per ĉiuj disponeblaj indikoj pri ekesto, fontoj, eldonoj kaj literaturo.

La numerado de la ŝubertaj verkoj laŭ Deutsch-Verzeichnis estas indikata per la mallongigo D. Ekzemple D 795 indikas la lidociklon Die schöne Müllerin, pli malfrue ankaŭ konata kiel op. 25, kaj D 944 la granda simfonio en C-maĵoro.

Literaturo redakti

  • Otto E. Deutsch: Franz Schubert. Thematisches Verzeichnis seiner Werke in chronologischer Folge. Bärenreiter, Kassel 1978, ISBN 3-7618-0571-3

Eksteraj ligiloj redakti