Deutsch hoch drei ("Germana en kubo", ruse Немецкий в кубе) estas festivalo de germana lingvo, organizita de Goethe-Institut la 13-an14-an de septembro 2014 en Moskvo, Rusio. Per la festivalo komenciĝis Jaro de germana lingvo kaj literaturo en Rusio 2014/2015.

"Plej amasa leciono de germana lingvo en la mondo"
Sur teritorio de la festivalo
Konstruado de germanaj vortoj
Pavilono "Lernejo"
Librovendado

La festivalo okazis en Ĝardeno Ermitejo. Dume estis pli ol 40 diversaj aranĝoj, kiujn partoprenis entute (laŭ organizantoj) 18000 homoj[1].

Celoj redakti

La gvidantoj de Goethe-Institut Moskau opinias, la festivalo helpas montri, ke la germana lingvo estas interesa, havas bonegan literaturon. Ili asertis, ke la Jaro de germana lingvo estas ilia ĉefa projekto por la sekva jaro. La nomo de la festivalo signifas, ke oni povus vidi la lingvon de diversaj flankoj[2].

Aranĝoj redakti

La ĉefa aranĝo estis "la plej amasa leciono de germana lingvo en la mondo", prezentita de Aleksandr Puŝnoj. Ĝin partoprenis 3000 "lernantoj" kaj ankoraŭ 10000 rigardis ĝin enrete.

En multaj pavilonoj okazis aliaj aranĝoj:

  • koncerto de germania poeto Bas Böttcher kaj aliaj koncertoj;
  • prezentadoj de libroj;
  • lecionoj de germana lingvo por plenaĝuloj-komencantoj;
  • lekcioj;
  • kvizludo pri Germanio kaj aliaj ludoj;
  • aranĝoj por infanoj;
  • vendado de literaturo

kaj aliaj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti