Deutsche Friedensgesellschaft

La Deutsche Friedensgesellschaft (germane, en traduko "Germana Porpaca Societo", DFG), fondita en 1892, estas la plej malnova organizaĵo de la pacmovado en Germanio kiu ankoraŭ estas aktiva. Fondita fare de Bertha von Suttner kaj la esperantisto Alfred Hermann Fried kiel humanisma-etika, politike sendependa asocio ĝi agis kaj agas kontraŭ imperiismo, la subpremo de naciaj malplimultoj kaj la ŝovinisma endoktrinigo de la junularo.

Deutsche Friedensgesellschaft
Deutsche Friedensgesellschaft – Vereinigte KriegsdienstgegnerInnen e.V.
asocio
Komenco 1892 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Stutgarto
Membro de centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj • Campaign to Stop Killer Robots • Forumo Civila PacservoInternacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojnWRIInternacia Oficejo de la PacoQ1005285 • European Bureau for Conscientious Objection • Arbeitsgemeinschaft für Friedens- und Konfliktforschung • Plattform Zivile Konfliktbearbeitung • ATTAC Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
La lasta numero (1933) sciiganta la malpermeson kaj tujan ĉesigon de la ĵurnalo de la Ĝermana pacmovado, ordonita dissolvita fare de naziaj oficialuloj.

Adolf Richter, germana industriisto, kaj Franz Wirt, inĝeniero kaj membro de la Frankfurta Urba Konsilio, kaj aliaj laboris por establi filiojn de la societo ĉie en Germanio. La establado de la filioj estis strategia kaj serĉis malhelpi disigon en la germana pacmovado. En kunveno en decembro 1899 oni decidis pri organiza strukturo kaj la nacian organizon administras estraro kun administra brako apud ĝi. Richter estis elektita prezidanto. La nacia konferenco de la asocio ĉeestata de la reprezentantoj de la filioj nomiĝas Nacia Packonferenco [1]. La fondo de la unua Esperanto-grupo en Berlin okazis per subteno flanke de la DFG.

En la unuaj jardekoj la societo havis burĝan tendencon. Granda parto de la membraro estis membroj de la politika partio Deutsche Volkspartei kaj prezidanto estis ĝis 1914 la fabrikestro Adolf Richter (de Pforzheim). Sekvis la posta nobelpremiito Ludwig Quidde.

Antaŭ la Unua Mondmilito la societo senkompromise batalis kontraŭ la germania militarismo kaj postulis la abolon de la ĝenerala deviga militservo. Post la Unua Mondmilito la organizaĵo povis akiri multajn membrojn kun socialdemokrata kaj socialisma tendenco.

En 1919 ĝi postulis la nuligon de la deviga militservo. Per la atentigo "Ŝtalkasko und svastiko estas la pereo de Germanio" ĝi batalis kontraŭ la germana variaĵo de faŝismo kaj naciismo.

Ĝis 1927 la membronombro kreskis al 30 000; post la transpreno de la potenco per la faŝistoj en 1933 la organizaĵo estis dissolvita kaj detruiĝis. Ĝi refondiĝis tuj post la fino de la Dua Mondmilito.

En 1967 la societo unuiĝis kun la Internacio de Militservokontraŭantoj (germane "Internationale der Kriegsdienstgegner", IdK), transprenis la mallongigon DFG/IdK, kaj en 1974 sekvis fuzio kun la Asocio de Militservorifuzantoj (germane "Verband der Kriegsdienstverweigerer", VK) - ekde tiam la organizaĵo havas la mallongigon DFG/VK kaj ankoraŭ aktivas.

La berlina "Bildungswerk für Friedensarbeit", fondita de la berlina DFG/VK-grupo, havis kelkajn jarojn sian oficejon apud Germana Esperanto-Junularo en strato Unter den Linden en la eksa FDJ-domo.

La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Bonno, fondita en 1979, inter la dua duono de la 1980-aj kaj la dua duono de la 1990-aj jaroj organizis ĉiujare kvar Esperanto-kursojn, kiujn gvidis kutime Thomas Pusch, Klaus Dahmann kaj Eva Formaggio.

Referencoj redakti

  1. Roger Chickering, Imperia Germanio kaj Mondo Sen Milito: La Paca Movado kaj Germana Societo, 1892-1914, Princeton University Press, 1975, p. 50-51