Deutsches Museum (Munkeno)

muzeo en Germanio

La Germana Muzeo (germane Deutsches Museum) estas nacia muzeo en Munkeno. Kun ĉirkaŭ 28.000 originalaj ekspoziciaĵoj el ĉirkaŭ 50 kampoj de naturscienco kaj tekniko ĝi estas la plej granda tiutema muzeo en la mondo. Ĉiujare pli ol miliono da homoj vizitas ĝin.

Deutsches Museum
Deutsches Museum
nacia muzeo • teknika muzeo • scienca muzeo • komputika muzeo
Lando Germanio vd
Situo Ludwigsvorstadt-Isarvorstadt
Adreso Museumsinsel 1, 80538 München
Situanta sur Museumsinsel
Arkitekto(j) Gabriel von Seidl vd
Estiĝo 28-a de junio 1903
Direktoro Wolfgang M. Heckl • Theo Stillger • Otto Mayr • Wolf Peter Fehlhammer
Koordinatoj 48° 7′ 48″ N, 11° 35′ 0″ O (mapo)48.1311.583333333333Koordinatoj: 48° 7′ 48″ N, 11° 35′ 0″ O (mapo)
Deutsches Museum (Munkeno) (Germanio)
Deutsches Museum (Munkeno) (Germanio)
DEC
Deutsches Museum (Munkeno)
Deutsches Museum (Munkeno)
Situo de Deutsches Museum (Munkeno)
Map
Deutsches Museum
Jaraj vizitantoj: 1 250 000 ()
Retpaĝo https://www.deutsches-museum.de
vdr
La Deutsches Museum sur insulo en Isaro
Deutsches Museum Bonn (filio)

Celo redakti

Deklarita celo de la muzeo estas prezenti al interesiĝantaj laikoj natursciencan kaj teknikan scion en komprenebla kaj laŭeble viva formo.

Tiucele ĝi montras, per elektitaj ekzemploj, la historian evoluon de natursciencoj kaj tekniko kaj ilian signifon por la teknika kaj socia evoluo.

Krom la ekspoziciaĵoj ekzistas studa kolekto da ĉirkaŭ 94.000 objektoj, specialtema biblioteko pri la historio de natursciencoj kaj tekniko kun ĉirkaŭ 850.000 volumoj kaj arĥivoj kun originalaj dokumentoj.

La muzea esplorinstituto pri historio de tekniko kaj scienco kunlaboras kun du lokaj universitatoj, Ludwig-Maximilians-Universität kaj Technische Universität.

Kolegio Kerschensteiner organizas pluklerigajn kursojn pri la historio de natursciencoj kaj tekniko por instruistoj kaj studentoj.

Situo redakti

La muzeo situas sur insulo centre de Munkeno (Museumsinsel = muzea insulo). Ĝi estis fondita en 1906, sed la centra konstruaĵo estis malfermita nur en 1925.

Krom la tri muzeaj konstruaĵoj sur la insulo ekzistas tri filiaj lokoj:

  • la trafika centro en kvartalo Theresienhöhe
  • la aviadilkonstruejo en Oberschleißheim norde de Munkeno
  • la filio en Bonn