Devín (hungare Dévény, germane Theben) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio.

Devín
hungare: Dévény, germane: Theben
kvartalo
Vido al Devín el ŝipo sur Danubo
Blazono
Oficiala nomo: Devín
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Bratislavo 4
Historia regiono Supra Hungarujo Pozsony
Parto de Bratislavo
Tipo de parto Urba parto
Memorindaĵo Devín burgo
Riveroj Danubo, Moravo
Situo Devín
 - alteco 158 m s. m.
 - koordinatoj 48° 10′ 27″ N 16° 59′ 08″ O / 48.17417 °N, 16.98556 °O / 48.17417; 16.98556 (mapo)
Areo 13,9642 km² (1 396,42 ha)
Loĝantaro 1 122 (31.12.2010)
Denseco 80,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1327
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 851 10
Telefona antaŭkodo +421-02
Aŭtokodoj BA, BL
NUTS 529401
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Devín enkadre de Bratislavo
Devín enkadre de Bratislavo
Devín enkadre de Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Devín
Retpaĝo: www.devin.sk
Portalo pri Slovakio
Preĝejo de Devín
Danubo kaj burgo ĉe Devín
Vido al Devín
Kunfluejo de Danubo kun Moravo sub burgo Devín

Situo redakti

La urboparto situas sur montetoj kaj deklivoj, ĉe kunfluejo de Danubo kaj Moravo, laŭ bordoj de maldekstraj Danubo kaj Moravo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas 8 km. Kontraŭe troviĝas Hainburg an der Donau. La burgo troviĝas sur 80 m alta montokrudaĵo.

Historio redakti

La romianoj konstruis tie sentinelan turon, la moravoj havis tie fortikaĵon menciitan en 864. La vilaĝo unuafoje menciiĝis en 1237 en formo villa Thebyn. La hungara reĝa fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, kiu unue menciiĝis en 1288 en formo Dyven. La loĝantaro ricevis privilegiojn de Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio). En 1683 la turkoj ne povis ĝin okupi. En 1809 la francoj faris ruina la fortikaĵon. Ľudovít Štúr tie komencis nacian movadon de la slovakoj en 1836. La vilaĝo iĝis kampurbo en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2063 da homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj kaj slovakoj en minoritato).

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony, al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj.

Komence de la 21-a jarcento la konata kaj populara konturo de la duondetruita tureto super la kunfluo de la riveroj aperas en monero kiel simbolo de la slovaka historio. Ekde 2008 Aŭstrio kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, la limoj malaperis. La travojaĝo ŝipe estas libera kaj senĝena.

Vidindaĵoj redakti

Rilataj artikoloj redakti