Deva estas la hinduisma termino por diaĵo; tamen, devata (Devanagari: देवता; Kmera: ទេវតា (tevoda); Java, Balia, Sunda, Malaja: dewata; Batakaj lingvoj: debata (Toba), dibata en Karo, naibata en Simalungun; en Filipinaj lingvoj: diŭata) estas pli malgranda, pli fokusita deva. La termino "devata" (devato en Esperanto) povas ankaŭ signifi deva. En Hinduismo estas kaj inaj kaj viraj devata-oj. Estas multaj tipoj de devata-oj: vanadevata-oj (arbaraj spiritoj, eble posteuloj de fruaj natur-spiritaj kultoj), gramadevata-oj (vilaĝaj dioj), devata-oj de rivertrapasado, kavoj, montoj kaj tiel plu. En Hinduismo, la devata-oj kiuj zorgas pri la ok, naŭ kaj dek kompasdirektoj estas nomitaj Lokapala (Gvardianoj de la direktoj) aŭ, pli specife en antikva Java tradicio, Deŭata Nawa Sanga (Gvardianoj de Naŭ Direktoj). Ĉiu homa aktiveco havas siajn devata-ojn, sian spiritan kontraŭpartneron aŭ aspekton.

Devata-oj en Angkor Ŭat.