Deviga edukado

Deviga edukado, deviga studsistemodeviga eduksistemo estas nomoj ricevataj de la diversaj cikloj de la eduksistemo, instruado aŭ studoj kiuj devige devas trairi infano aŭ junulo; kaj kies studobjektaro, daŭro, celoj, enhavo, proceduroj kaj metodologio, varias depende de la eduksistemo de ĉiu lando kaj epoko.

Doktrinado en la klasĉambro, la enkorpigo de politika enhavo en la studmaterialo aŭ instruistoj, kiuj misuzas sian rolon por doktrini studentojn, kontraŭas la celojn de edukado, kiu celas liberecon de penso kaj kritika pensado.
Sur la infanajn cerbojn presas mispensojn la eduksistemo

kaj tiu infanaĝa premo
por naciismo ilin dresas.

La fieduko tre sukcesas —
ĝangale kreskas tiu semo;
sur la infanajn cerbojn presas
mispensojn la eduksistemo.

La diferencojn oni jesas,
silentas pri l' similoj — emo,
en kiu fontas la problemo;
kaj mison, kies fort' ne ĉesas,

sur la infanajn cerbojn presas.

la 29an de marto 1954 William Auld
El Rimleteroj de M. Boulton kaj W. Auld,
Manĉestro: Esperantaj Kajeroj, 1976.

Tiu etapo en la edukado de knaboj plej ofte estas aplikata al studentoj inter ĉirkaŭ 6 ĝis 14 aŭ 16 jaroj.

En la majoritato de landoj evoluintaj (kaj en multaj evoluantaj) ekzistas la deviga edukado. Finlando, Danio, Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio kaj Usono, anstataŭ deviga enlernejigo, establas la devigon eduki la filojn, permesante formojn alternativajn al la enlernejigo, kiel ekzemple la hejma instruado.

La deviga edukado en plej landoj estas normala maniero plenumi la universalan rajton al edukado. La oficalaj instancoj de la ŝtato disvolvigas la ĝeneralan kaj partikularan regularojn de la deviga eduksistemo kaj devas financi ĝin per la koncerna buĝeto.

Vidu ankaŭ redakti