Konskripcio

(Alidirektita el Deviga militservo)

Konskripcio, armea fakvorto por deviga soldatservodeviga armeservo, estas sistemo trudita de registaro al civitanoj partopreni en aŭ civila servosoldatservo, kiu estas ekzistanta ekde la romia imperio. Tie, legianoj devis servi 20 jarojn. Kompreneble, soldatservoarmeservo ne nepre signifas soldatecon en milito, sed tiu risko ĉiam estas. Tial la nomigo deviga militservo priskribas nur la plej ekstreman formon de konskripcio.

Mondmapo de la armeoformoj
Legendo
  •  sen (propra) armeo
  •  sen konskripcio (profesia- aŭ libervolula armeo)
  •  konskripcio ekzistas, sed malpli ol 40% de la viroj estas reale alvokita aŭ malpli ol 20% de la tuta aĝogrupo (viroj kaj virinoj)
  •  konskripcio estas nuligota post maksimume tri jaroj
  •  konskripcio
  •  sen deklaro
  • Homo, kiu estas leĝe devigata servadi en ŝtata armeo, plej ofte juna viro ĵus plenaĝa, estas nomata rekrutokonskripto.

    Nun kelkaj landoj havas devigan militservon, kiu povas daŭri de 165 tagoj (en Finnlando) ĝis 3 jaroj. Aliaj landoj havas profesiajn armeojn en kiuj la soldatoj servas laŭ kontraktoj, t.e. mem elektas tian karieron. Multaj landoj konskripcias ne pli ol 20% de la junuloj kaj kombinas konskripcion kun grandparte profesia armeo.

    Rajto rifuzi militservon redakti

    En multaj landoj junuloj rajtas rifuzi la militservon. Ili anstataŭ tio devas ofte servi civilan servon.

    En la Franca respubliko, post plursemajna fasto-striko fare de Louis Lecoin, junuloj en la jaro 1963 akiris rajton je nearmita servo, pro konscienceca obĵeto. Tiu civila servo daŭris du jarojn anstataŭ unu sola. En tiu lando, ekde 1996 la armeo profesiiĝis kaj la soldatservo estas provizore finita.

    Konskripcio de virinoj redakti

    Malmultaj landoj postulas konskripcion de virinoj.

    En 1951 estis nur 4 landoj, kiuj varbis virinojn por deviga servo: Ĉilio, Pakistano, Turkio kaj Israelo.

    En Svedio okazis deviga konskripcio de kuracistoj, dentistoj kaj flegistinoj. Diversaj landoj enmetis en siajn leĝojn la eblon konskripti virinojn dum milita tempo.

    Ekde januaro 2015 ekzistas deviga konskripcio por virinoj en Norvegio, kaj ĝi estas la sola lando en NATO, kiu tenas devigan konskripcion por virinoj. [1] Nord-Koreio ankaŭ postulas devigan konskripcion ekde 2015 [2].

    En marto 2017, la sveda registaro anoncis la revenon de deviga militservo post kiam ĝi estis nuligita sep jarojn antaŭe, kaj ke la deviga militservleĝo validas ankaŭ por virinoj.

    Eksteraj ligiloj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    1. Universal Conscription, 11 June 2015
    2. Choi Song Min, North Korea introduces 'mandatory military service for women', The Guardian, January 31, 2015


      Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj