Devizo

Devizo estas moto, kiu montras principon de la konduto de persono, firmao, urbo, ŝtato ktp. Devizoj ofte estas parto de blazono.

La plumoj de la Princo de Kimrujo, kun persona devizo.

Laŭ Francisko Azorín Devizo estas Sentenco akompananta ofte blazonon. Signo, moto, maksimo uzata kiel distingilo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina de + visus (de vidita =vidaĵo).[2]

Tradicie katolikaj episkopoj elektas la devizon. Por nobelaj familioj, organizoj kaj landaj blazonoj devizo estas ofte grava ero de la propra kulturo.

Ekzemploj:

  • Libereco, egaleco, frateco (france Liberté, égalité, fraternité) - devizo de la Franca Respubliko.
  • Verokunlaborantoj (latine Cooperatores veritatis) - devizo elektita de Joseph Ratzinger (la posta papo Benedikto la 16-a) kiel episkopo de München-Freising

En ekonomiko, devizo estas kambioĉeko en fremda valuto, pagebla ĉe difinita loko kaj negocata en borso. (PIV, 3-a signifo de devizo).

Devizoj en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 48an ĉapitron "Devizoj" al komentoj pri tiuj iloj; poste ŝi listigas multajn.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
  2. Azorín, samloke.
  3. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 377-382.