Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Devoj de la Homo [1] [2][3] (Itale: Dei Doveri dell' Uomo) estas libro verkita de Giuseppe Mazzini. El la itala tradukis ĝin Michele Arabeno. La 164-paĝa libro aperis en la jaro 1922 en Ĝenevo. Ĝi pritraktas la patriotismajn temojn "Penso kaj Agado", "Dio kaj Popolo".

Devoj de la Homo
Devoj de la Homo
Devoj de la Homo
Aŭtoro Giuseppe Mazzini
Eldonjaro 1922
Urbo Ĝenovo
Eldoninto Laborista Esperanta-Grupo
Paĝoj 164
vdr

La libro estas eldonita en 10 000 ekzempleroj per publika monkolektado kaj senpage dissendata.

Recenzoj redakti

 
 Nobla itala patrioto estis Mazzini. Liaj Devoj de l' Homo estis dediĉitaj al la italaj laboristoj. La tradukon entreprenis la Ĝenova laborista grupo por honori sian samurban apostolon en la 50-a datreveno de lia morto. La stilo estas tiu de publika alparolo kaj la traduko bone konservis tiun econ. Sed pri la temo mem oni devas konstati ke tiaj moralaj, politikaj kaj ekonomiaj pripensoj kaj konsilioj rapide kadukiĝas se la verko, restas interesa je historia aŭ stila vidpunkto, ĝi perdis sian efikon; la rapida evoluo de l' vivkondiĉoj kaj pensmanierojn igas maltrafaj multajn argumentojn kaj rezonojn. Kion la libro montras estas ke Mazzini havis siatempe altan idealon kaj ke li elokvente dissemis siajn utilajn admonojn. 
— 1923, Historio de Esperanto II, paĝo 527
 
 Mazzini (1805—1872) fama itala socialisto kaj agitatoro, naskiĝis en Pisa, agis en Genova kiel advokato kaj jurnalisto. Li estis entuziasma batalanto por la idealoj de l’ homaro: libereco kaj egaleco. Kiel "carbonaro“ li estis ekzilita kaj pro konspiro, gvidita de li el Geneve (Svisujo), en "kontumacio“ kondamnita al morto. En 1848 li revenis Italujon, kie li fondis gazetojn kaj estis elektita deputito. Post lia morto la itala parlamento rekonis liajn meritojn kaj la itala popolo eĉ nun gloras lian memoron. M. skribis multajn valorajn, ĉefe sociologiajn verkojn, inter kiuj la "Devoj de la homo“ estas unu el la plej konataj. Ĝi estas valora por ĉiu civilizila homo. Pro tio estas tre salutinda la eldono en Esperanto, per kiu la grava verko povas esti konigita al la internacia legantaro. Sed bedaŭrinde la traduko estas tiel malbona, ke ni povas ĝin nur mallaŭdi, eĉ ne konsiderante la amason da preseraroj. Espereble plibonigita flue esperantstila noveldono iam ebligos al ni ĝui ĉi tiun eminentan libron. 
— W. Smital. Aŭstria Esperantisto n047 (okt 1928)
 
 Gravan laboron liveris nia malnova samideano Arabeno, tradukante tiun gravan verkon de la famekonata itala politikisto kaj ekonomiisto. Laŭ lingva vidpunkto lia traduko okupos honoran lokon en la Esperanta libraro. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Referencoj redakti

  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4466 paĝo 383.
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Léon Courtinat
  3. 1934 : Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti