Dezerta rat-kanguruo

La dezerta rat-kanguruo (Caloprymnus campestris) estas formortinta marsupiulo, el la familio de la rat-kanguruoj (Potoroidae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezerta rat-kanguruo[1]

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Diprotodontia
Familio: Potoroidae
Genro: Caloprymnus
Thomas, 1888
Specio: C. campestris
Caloprymnus campestris
(Gould, 1843)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (1935)[2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dezerta rat-kanguruo similas plej forte al la veraj kanguruoj. Okulfarpaj estas la grandaj postaj kruroj, la longa, senhara muzelo kaj la longaj, kliniĝantaj oreloj. La pelto sur la supra parto havis flav-brunan koloron, la malsupra parto pli helan, preskaŭ blankan. La dezertaj rat-kanguruoj havis pli longan voston ol la korpo mem, 30 ĝis 37 cm. Ĝi pezis 600-1.100 gramojn.

Ĝi vivis en internaj dezertaj areoj de Aŭstralio, ekz. en baseno Lake Eyre kaj en sudokcidenta Kvinslando. Ĝi aktivis nokte, manĝis ĉion de la insektoj ĝis la plantoj.

La besto formortis post longa sekeca periodo en 1935, sed helpis tion la enportitaj ruĝaj vulpoj aŭ domkatoj, la ĉasado kaj la apero de paŝtantaj konkurentoj kiel bovo kaj ŝafo.

Literaturo redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 58. ISBN 0-801-88221-4.
  2. Australasian Marsupial & Monotreme Specialist Group (1996). Caloprymnus campestris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6 May 2006.