Dezerta varano aŭ griza varano (Varanus griseus) estas specio el ordo skvamuloj (Squamata) subordo lacertoj (Sauria), familio varanedoj (Varanidae).

Cráneo de Varanus griseus

Jam Herodoto sciigis pri „landa krokodilo“ en areo de la libiaj nomadaj popoloj.

Vivareo redakti

Ĝi vivas en herba-sablaj duondezertoj de norda Afriko kaj sudokcidenta Azio. En la Araba duoninsulo, ĝi ŝatas la rokajn dezertojn.

Priskribo redakti

Dezerta varano havas longan kolon, ĝia vosto estas cilindra, sen supra eĝo, pli dika ol parencaj specioj. La fendo-formaj nazotruoj estas diagonalaj; la incisivoj estas malgrandaj, sed larĝaj. Supre ĝin kovras brunaj krucaj bandoj sur grizflava fono; ĝia ventrosubo estas sabla-flava. Ĝi krekas pli ol 130 cm. La faringo estis treege ekspandebla, tiel ĝi povas gluti manĝaĵojn duoble pli dikajn ol ties kolo. La masklo kaj la ino aspektas same.

Nutrado, konduto redakti

Ĝi nutras sin per etaj bestoj – insektoj, etaj ronĝuloj, plie etaj lacertoj, eĉ serpentoj – táplálkozik, sed manĝas eĉ ovojn de la birdoj, sed eĉ la kanibalismo okazas: maljunaj varanoj manĝas la junajn.

Ĝi fosas plej ofte kavaĵon ĉe bazo de arbusto aŭ granda roko, sed ĝi retiriĝas tien nur dum la plej varmegaj horoj de la tago, ĉar ĝi tre ŝatas la varmon, ĝi bonfartas en temperaturo super +30[[ °C. En temperaturo de +10 °C ĝi estas preskaŭ rigida, en +15 °C ĝi movas tre malrapide.

Reproduktado redakti

Ĝi pariĝas en junio kaj en julio en mateno demetas la ovojn en intervalo de 10–15 minutoj en la sablon kaj kovras la 10–20 etajn ovalajn ovojn. La neston gardas la femalo. La junaj varanoj seks-maturiĝas en la 4-5. jaroj, tiam ili grandas ĉ. 50–60, malofte 80 cm.