La Dezerto Farano, Parano (ankaŭ Paran, PharanFaran; hebree מדבר פארן Midbar Pa'ran), estas loko menciita en la Hebrea Biblio. Ĝi estas unu el la lokoj kie la Israelanoj pasigis parton de siaj 40 jaroj de vagado post la Eliro, kaj estis hejmo ankaŭ de Iŝmael, kaj rifuĝejo por David.

Abraham sendas Hagar kaj Iŝmael al la dezerto, ilustracio de Gustave Doré

Ĝi estas tipe identigita kiel areo en aŭ ĉe la Sinaja Duoninsulo. Tamen, en araba kaj islama tradicioj ĝi estis ofte situigita ene de areo de Heĝazo, ĉe Mekko, ligita al la historio de Iŝmael kaj Abraham.

Eksteraj ligiloj redakti