Dezső Irányi
Dezső Irányi [deĵO irAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Irányi Dezső estis hungara notario, juĝisto, ĵurnalisto, membro de Societo Dugonics. Lia origina nomo estis Iritz Dávid ĝis 1891, lia pseŭdonimo estis Rodódi Dendron.
Dezső Irányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Iritz Dávid |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1858 en Hódmezővásárhely |
Morto | 2-an de aprilo 1900 (41-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo • juĝisto • verkisto • ĵurnalisto |
Dávid Iritz[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1858 en Hódmezővásárhely, li mortis la 2-an de aprilo 1900 en Szeged.
Biografio redakti
Dezső Irányi devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ekde 1879 li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li estis kandidato pri advokato kaj subnotario en Hódmezővásárhely. Depost ekzameno en 1892 li estis notario en Szeged, post 3 jaroj subjuĝisto. Pli frue jam ekde 1883 li kontribuis en lokaj gazetoj, poste jam en tutlandaj gazetoj. Li edziĝis en 1892.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A remárisi venyige tanyán (1881)
- Falusi történetek és életképek (1887)
- Pitypalaty (1893)
- Pipacsok (novelo, 1893)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio