Dezső SINKOVICH [ŝinkoviĉ] estis rumania hungara industriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 5-an de junio 1888 kaj mortis samloke la 10-an de oktobro 1933.

Kariero redakti

Dezső Sinkovich finis porinstruistan lernejon en sia naskiĝurbo (1907), poste li akiris desegninstruistan diplomon kaj li instruis desegnon. En 1914 li iris en Munkenon, kie li frekventis la lernejon de Franz Hofstädter kaj la prelegojn de arta akademio. Li havis la unuan solan ekspozicion en 1919. Li sukcese prezentis siajn kreaĵojn en ekspozicioj en Bukareŝto, Kluĵo kaj Temeŝvaro. En 1929 li vojaĝis en Buenos Aireson, kaj partoprenis la organizadon de mondekspozicio. Reveninte, lin havis kun artistkunulo privatan artlernejon (Art Decorativ). Li faris modernajn scenejdekoraciojn, ilustris librojn, gazetojn.

Fonto redakti