Dezső Zádor (komponisto)

Dezső Zádor [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zádor Dezső, ruse Задор, Дезидерий Евгеньевич [zador, deziderij jevgenjeviĉ] estis hungardevena-sovetia muzikisto (pianisto, orgenisto, dirigento, komponisto) mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Dezső Zádor
Dezső Zádor
Dezső Zádor
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1912(nun 1912-10-20)
en Hungario Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 16-an de septembro 1985
en Sovetunio Lvivo (Sovetunio)
Ŝtataneco HungarioUkraina Soveta Socialisma Respubliko
Alma mater Praga konservatorio
Okupo
Okupo pianistokomponistoetnografo
vdr

Dezső Zádor [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1912 en Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 16-an de septembro 1985 en Lvivo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).

Biografio redakti

Dezső Zádor frue lernis pianadon hejme, poste de loka instruisto. Li havis eblecon ankaŭ orgenludi en preĝejo. En 1925 kiel gimnaziano en Ĉeĥoslovakio li sukcese pianadis en Plzen. Li studis pianadon, orgenadon kaj dirigentadon en Muzikakademio de Prago inter 1930-1934. Post la diplomo li kolektis popolkantojn, krome li recitalis. Ekde 1938 li instruis muzikon en sia naskiĝurbo. Inter 1945-1949 li estis lernejestro, poste li komponadis (ankaŭ teatrajn muzikaĵojn) kaj recitalis. Inter 1954–1963 li estis direktoro de simfonia orkestro, li ankaŭ dirigentis. En 1963 li ekinstruis en muzika altlernejo en Lvivo, en 1968 li atingis la instruan rangon docento. En 1970 li malsaniĝis, tial li ne instruis, nur komponadis. Li ricevis sovetiajn ŝtatajn premiojn. Li havis edzinon.

Elektitaj koncertoj redakti

  • Prago (1937, dua loko en piankonkurso)
  • Budapeŝto (1938)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • kantato Karpatoj (1959)
  • simfoniaj poemoj Verĥovina (1971)
  • Karpata Rapsodio (1974)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • "Folkloraj kantoj de la Karpataj Rusinoj" (1944)

Memorigiloj redakti

  • muzika mezlernejo de Uĵhorodo prenis la nomon Zador en 1991
  • muzika societo Zador (1991)

Fontoj redakti

Referencoj redakti