Dhu al-hiĝĝah

dekdua kaj lasta monato de la Islama kalendaro

Dhu al-hiĝĝah, alie literumita Du al-hiĝĝahZu al-hiĝĝah, (arabe ذُو ٱلْحِجَّة, Ḏū al-ḥiĝĝah, IPA: [ðu‿l.ħid͡ʒ.d͡ʒah]) estas la 12-a kaj fina monato en la Islama kalendaro. Ĝi estas tre sankta monato, en kiu okazas la Haĝo (Pilgrimado) same kiel la Festivalo de la Ofero.

"Dhu al-hiĝĝah" laŭvorte signifas "Posedanto de pilgrimado" aŭ "La monato de pilgrimado". Dum tiu monato islamaj pilgrimantoj el la tuta mondo ariĝas en Mekko por viziti la Kaabon. Haĝo estas plenumita en la 8-a, 9-a kaj la 10-a de tiu monato. La Tago de Arafat okazas en la naŭa de la monato. Eid ul-Adha, nome "Festivalo de la Ofero", ekas en la deka tago kaj finiĝas en la sunsubiro de la 13-a.