Diĵona mustardo estas akragusta mustardo, kiu ricevis sian nomon de la franca urbo Diĵono. Ĝin ne protektas la eŭropa leĝo pri protektata deveno; temas nur pri recepto.

Klasika diĵona mustardo

Konsiisto kaj uzado redakti

Diĵona mustardo konsistas hodiaŭ nur el semgrajnoj de la bruna sinapo aŭ de la nigra sinapo, kiuj ne estas senoleigitaj, kio faras, ke la mustardo estas speciale taŭga por kuirado. Anstataŭ acido la origna diĵona mustado estas farata kun verjuso (suko el nematuraj vinberoj). La klasika hela diĵona mustardo konsistas el senŝeligitaj grajnoj kaj estas akra. Ĝi estas uzata en la franca kuirarto por fari saŭcojn kaj salatsaŭcojn. Ĝi estas la kontraŭo de la malhela, pli milda bordoza mustardo. Por fari majonezon taŭgas nur la diĵona mustardo.

Ekzistas multaj variantoj, ankaŭ malfajngrajna diĵona mustardo. Oftas la kombinaĵo kun estragono.

Historio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti