Diablo

supernatura malbona ento, je Abrahamaj religioj (Kristanismo, Islamo, Judismo, ktp.) kaj aliaj religioj

Diablo (el la latino : diabolus, el la greka Διάβολος) estas estro de la malbonaj spiritoj laŭ la Abrahama religio. Ĝi nomatas ofte Satano en la kristana kulturrondo, sed foje la vorto estas sinonimo por la demonoj, la malbonaj anĝeloj, kiuj sekvas Satanon. Similaj konceptoj ĉeestas ankaŭ en aliaj religioj.

Diablo
personigo • biblia persono • mita persono
Informoj
Eble sama Satanodemono • Satano en Islamo • Ibliso • akuma • chort • Lucifero • Diablo en Kristanismo
vdr
Ilustrante "La Divina Commedia" de Dante,Gustave Doré tiel desegnis Diablon.

Etimologio redakti

La greka vorto Διάβολος (diabolein) signifas "disigi", Diablo estas la disigantola disigato. Ahrimano

Origino redakti

 
Statuo de la Diablo en la Muzeo Žmuidzinavičius en Kaŭno, Litovio.

Mezopotamio redakti

La mezopotamia mitaro estas la unua, kiu priskribis la universo kiel batalkampo inter la bon kaj la malbono. Asag estas malica spirito, alportanta malsanojn. Tiamat, diino de la salaj akvoj kaj de la ĥaoso. Marduk mortigis ŝin kaj faris el ŝia korpo la universon.

Persio redakti

En la zaratuŝtra religio Angra Mainju (aŭ Ahrimano) estas la dio de la mallumo, mala ekvivalento de Ahura Mazda.

Nordio redakti

En la Nord-ĝermana mitologio, Loki, filo de gigantoj, iĝis adopta frato de Odino. Li estas la dio de la ruzo, de la elokvenco kaj de la mensogo. Kaŭzinte la morton de Baldr, li estas ĉenata al tri rokoj. Dum Ragnarök, li liberiĝos kaj batalos kontraŭ la dioj.

Gnostikismo redakti

En Gnostikismo, la materia mondo estas esence malbona, kaj la "Vera Dio" estas preter la materia mondo, tiel ke la universo estas regita fare de malbonvola pli malgranda diaĵo. Tiu diaĵo estis identigita kun la diaĵo de la Malnova Testamento fare de kelkaj sektoj, kiel la Setanoj kaj Markionismoj. Tia diaĵo, kiu estas la kreinto de la materia mondo, estas ofte nomita kiel la Demiurgo kaj estas ja diaĵo, sed, ne la bonfara Vera Dio.

En arto redakti

Kelkaj apartaj diabloj redakti

En la eŭropa mezepoka katolika kulturo oni inventis diablon, kiu estu la patrono kaj de tajperaroj kaj de skribistoj (kopiistoj), nome Tutivillus, registrita ekde la 13-a jarcento, ankaŭ per diverseco de nomoj kiel Titivillus, Tytinillus, Titulinus, Titufullus, Tutivill kaj Titivitilarius, kompreneble logika konsiderante la tendencon al literŝanĝoj. Tiu diablo estus la kulpulo de la eraroj faritaj de la skribistoj (instigita de siaj inferaj estroj), kiu siavice transprenis la kulpon de la eraroj, por la profito de la erarintoj, kiuj sentis sin senkulpigitaj. Tiu estas la diskonigo de Julio G. Montañés en sia verko 'Tutivillus: el demonio de las erratas'.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri diablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. 
  •  
     Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. 
  •  
     Komenci per Dio kaj fini per diablo. 

Bibliografio redakti

Pri la personeco kaj agado de la diablo laŭ vidpunktoj de katolika eklezio oni povas konsulti jenajn tekstojn, aparte tiujn de dok.ro Gabile Amoth, oficiala ekzorcisto en la katolika eklezio.

Gabriele Amoth, Memorie di un esorcista (Memoroj de ekzorcisto), Piemme.

Gabriele Amoth, Il Rito. Storia vera di un esorcista di oggi (Rito. Vera historio de hodiaŭa ekzorcisto), Sperling-Kufler, 2010.

Gino Oliosi,Il demonio come essere personale (Diablo kiel ulo persona), Fede e Cultura).

Ferruccio Sutto e Anna Renda, Io combatto il demonio (Mi batalas la diablon), Biblioteca dell'Immagine.

Agostino Tommaselli, Spiriti maligni. Chi è il diavolo, qual è il suo potere, come si combatte, ESB, 2011

Referencoj redakti

  1. CARLOS BENITO, "Si hay alguna errata en este texto, es culpa de Tutivillus", HOY, 6a de junio 2021,
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.