Diabolik estas bildstria heroo kreita de la italaj Angela kaj Luciana Giussani en 1962, kaj eldonita en Italio de Astorina.

Diabolik

Kovrilo de "La Reĝo de la teroro", unua esperantigita rakonto de Diabolik
Kovrilo de "La Reĝo de la teroro", unua esperantigita rakonto de Diabolik

Vera nomo nekonata
Universo Diabolik
Kreita de
Originala versio
Nomo Diabolik
Lingvo itala
Eldonisto Astorina
Unua apero Diabolik n. 1
Dato novembro 1962
Oficiala retejo www.Diabolik.it
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Edistudio
Unua apero Diabolik n. 2 (La Reĝo de la teroro)
Dato julio 2009
Esperanta retejo retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Sekso M
Amikoj
Malamikoj
Povoj atleteca korpo, lerta en ponardĵeto, lerta imitanto, sperta pri defendartoj, sperta pri stirado, sperta pri inĝenierio; inventis specialajn maskojn, kiuj perfekte reproduktas la homajn vizaĝojn
vdr

Antaŭ Diabolik redakti

Kun la unua parto de La vieille fille de Honoré de Balzac, aperinta en la feuilleton (la suba parto de la unua paĝo) de la ĉiutaga franca ĵurnalo La Presse, la literaturo – ĝis tiam rezervita nur al tiuj, kiuj povis permesi al si la lukson aĉeti librojn – povis finfine eniri en ĉiujn hejmojn je la malalta kosto de ĵurnalo. Tre frue roman feuilleton atingis sian idealan sistemon per historioj, kiuj rakontis la sociajn plagojn kaj la kontraŭdirojn de la realaĵo, en kiu kunvivis riĉuloj kaj mizeruloj, ĝentilhomoj kaj "uloj abomenaj, teruraj, kiuj svarmas en tristaj kloakoj same kiel reptilioj en kotejoj". Novaj herooj baldaŭ aperis, preferataj de la legantoj malgraŭ, kaj verŝajne dank’ al, iliaj malbonagoj: Sir William de Kergaz, lia favorato Rocambole, Zigomar kaj fine Fantômas, majstro de la krimo kaj sinjoro de la tenebro. Fantômas, kun sia kruela kaj imagriĉa fantazio, havis sensacian sukceson; kaj estis ĝuste unu el liaj rakontoj, kiun Angela Giussani trovis forgesitan en trajno.[1]

Itallingva versio redakti

Angela Giussani ĝin kreis observante ĉiutage laboristojn kaj oficistojn, kaj pensante ke komikso en poŝa formato estus facile legebla atendante trajnon kaj dum la vojaĝo, por poste esti reponita en la poŝo. Por pli bone koni gustojn de eblaj legontoj, ŝi starigis enketon inter ili kaj malkovris ke plejparto ŝatis krimrakontojn; laŭ la tradicio, tamen, la vera inspiro al ŝi venis trovante en trajno libron pri la franca Fantomas.

Naskiĝis tiel la "Diabolika formato" (12 x 17 cm), kiu poste estis uzita de multaj aliaj samtipaj eldonitaĵoj. La poŝa formato helpos al la neantaŭvidebla sukceso de la rolulo Diabolik.

La unua numero, publikigita la 1an de novembro 1962, titoliĝis "Il Re del Terrore" (= La Reĝo de la Teroro). Ĉe sia debuto, Diabolik estis fascina tenebrulo, kun la aspekto de la fama aktoro Robert Taylor, malbona kaj senskrupula, risk-ŝatanto, tute aŭtentika krim-geniulo.[1] Komence fianĉita al Elizabeta Gei, en la tria numero renkontas la belegan Eva Kant, kiu fariĝos lian vivkunulinon. Ilia konstanta celo estas ŝteli monon kaj juvelojn. Neniun moralan malhelpon ili havas, ĉar ofte iliaj viktimoj estas riĉaj familioj, bankoj aŭ aliaj ĵusriĉiĝintaj krimuloj. Ĉiam ili agas ege profesie. Ilia gajno utilas al luksa vivo kaj por financi novajn kaj komplikaj metodoj por estontaj ŝteladoj.

Alilingvaj versioj redakti

Diabolik estis jam publikigita, krom en Italio, ankaŭ en: Brazilo, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Israelo, Jugoslavio, Kolombio, Nederlando, Pollando, Rumanio kaj Usono.

Esperantlingva versio redakti

Dum la komiksa internacia foiro "Lucca Comics & Games 2008", la esperantisto Nicola Morandi sugestis al Daniele Binaghi, projektestro de projekto RoMEo, esperantigi novan (post Rat-Man) komikson italan: Diabolik. Kontaktite, la direktoro de la itala eldonejo Astorina, posedanto de la aŭtorrajtoj, Mario Gomboli, tuj entuziasme akceptis kaj decidis subteni la proponon. IEJ, kiu jam estis kuneldoninta Rat-Man, kaj IEF, kies IEJ estas junulara sekcio, akordiĝis por kuna eldono, fare de Edistudio, esperantista eldonejo el Pizo, Italio.

Post kelkaj monatoj, la teamo de projekto RoMEo denove kuniĝis, kaj post du monatoj da laboro aperis, en julio 2009, la dua komikso de la serio: "Diabolik, la reĝo de la teroro".

Aliaj medioj redakti

Al Diabolik estis dediĉitaj, interalie:

  • filmo, en 1968, kun John Phillip Law, Marisa Mell kaj Michel Piccoli
  • muzikaj videofilmetoj (ekz. "Body Movin’" de Beastie Boys kaj "Amore impossibile" de Tiromancino)
  • sonlibroj
  • videoludo ("Diabolik: The Original Sin")

Diabolik Club redakti

En 1996 naskiĝis – danke al tri amikoj el Modena – la "Diabolik Club", kiu baldaŭ ricevis la rajtigon de Luciana Giussani, tiel fariĝante la oficiala "fanklubo" de la malhela heroo. Ĝiaj anoj, kolektantoj kaj simplaj legantoj, estas precipe el Italio, sed ankaŭ el aliaj eŭropaj landoj, kaj ankaŭ el Kanado, Ĉilio, Eritreo kaj Usono. Danke al la klubo kelkaj el ĝiaj anoj povis prezenti siajn ideojn por rakontoj pri Diabolik, kiujn la redakcio de Astorina ŝatis kaj transformis en verajn komiks-rakontojn. Nuntempe, la klubo eldonas gazeton "Gazzetta di Clerville" kaj strikte kunlaboras kun Astorina por realigi komikslibretojn kaj specialajn eldonaĵojn, rezervitajn al la klubanoj.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 De Balzac al Diabolik, el Diabolik (2009, projekto RoMEo)
  2. Pri ŝtelistoj kaj kolektantoj, el Diabolik (2009, projekto RoMEo)

Eksteraj ligiloj redakti