Dialekta komplekso

En dialekta komplekso la dialektoj de unu aŭ kelkaj lingvoj ĉiam estas reciproke interkompreneblaj kun siaj plej najbaraj dialektoj, sed tiuj kiuj estas pli malproksimaj plej ofte ne estas interkompreneblaj. Alivorte, temas pri aro de lingvovarioj parolataj en najbaraj teritorioj, kun malfortaj diferencoj en la samlimaj zonoj kaj konsekvence reciproka interkompreneblo kiu des pli malkreskas ju pli grandas la distanco, kaj eĉ malaperas. Tiel, du lingvoj akceptitaj kiel diferencaj povas havi inter si aron de intermezaj dialektoj sen perdi la sinsekvan interkompreneblon. Dialekta komplekso povas malaperi pro fragmentado pro la dialekta formorto, konsekvence de la plifortigo de unu aŭ variaj normaj lingvoj.

Inter la germana kaj la nederlanda ĝis antaŭ nelonge estis dialekta komplekso laŭlonge de la tuta germanparolanta areo, sen lingvaj limoj. Tiu germana-nederlanda dialekta komplekso rilatas al klasigo de la dialektoj en supra germana kaj malsupra germana kun bazo sur la dua konsonanta mutacio. Tiel la nederlanda estus parto de la grupo de la malsupra germana. Tamen, pro la politika apartigo inter Germanio kaj Nederlando, la dialektoj de la malsupra germana de Germanio kaj de Nederlando ekevoluis sendepende laŭlonge de la 20a jarcento. Krome, en ambaŭ landoj multaj dialektoj estas preskaŭ formortantaj ĉar ili estas anstataŭataj per la normiga lingvo. Pro tio, ekformiĝas la lingva limo inter la nederlanda kaj la germana. Parolanto de unu de la lingvoj bezonas iom da praktiko por kompreni parolanton de la alian. La unulingvaj parolantoj de nederlanda ĝenerale kapablas legi germanan, kaj la parolantoj de malsupra germana ĝenerale kapablas legi la nederlandan, sed ili havas problemojn por kompreni la parolatan nederlandan.

Bibliografio redakti

  • Bloomfield, Leonard (1935). Language, George Allen & Unwin: London, p. 51.
  • Mappes-Niediek, Norbert (2005). Die Ethno-Falle: der Balkan-Konflikt und was Europa daraus lernen kann. Berlín: Christoph Links Verlag. p. 30. ISBN 978-3-86153-367-2. OCLC 61665869.