Diana Aitai

estona esperantisto, poeto kaj poligloto (1988-2011)

Diana AITAI (naskiĝis la 3-an de septembro 1988 en Pärnu, Estonio, mortis la 26-an de januaro 2011 en Pärnu, Estonio) estis poligloto, poeto kaj estona esperantisto. Ŝi estis la sola infano de patro Peeter Aitai kaj patrino Irina Aitai.

Diana Aitai
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1988 (1988-09-03)
en Pärnu
Morto 26-an de januaro 2011 (2011-01-26) (22-jaraĝa)
en Pärnu
Mortokialo drono
Tombo tombejo Vana-Pärnu
Lingvoj Esperantoestonarusafinnaanglagermana
Ŝtataneco Estonio
Alma mater Baza Lernejo de Kuninga Strato • humanitara gimnazio Pärnu Sütevaka • Universitato de Tartu
Familio
Patro Peeter Aitai
Patrino Irina Aitai
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • poliglotoverkisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Biografio redakti

Fruaj jaroj redakti

La unuaj tri vivojaroj pasis en apudmara vilaĝo Liu. Fariĝante unujara kaj nur komencante paroli ŝi samtempe kun lernado de parolsonoj lernis ankaŭ skribliterojn. En aĝo de 3 jaroj ŝi jam legis kaj 5-jaraĝe legis po libro tage. La patro parolis kun ŝi nur estone kaj la patrino nur ruse. Inter si la gepatroj konversaciis nur en Esperanto, Do Diana Aitai estis dekomence trilingva[1].

Ekde 3-jara aĝo loĝis en urbo Pärnu. Tio alportis gravajn ŝanĝojn - infanvartejo. En unua infanvartejo ĝis tiam tute sana infano ekmalsanetis, sed post komenco de akvoprocedoj la sano reboniĝis. Ŝi estis poste en infanvartejo Pärnu Kesklinna Lasteaed ĝis eklernado en lernejo.

Ekde 3-jaraĝo ŝi kantis en infana koruso de Pärnua Gelernanta Domo, kantado estis unu el ŝiaj ŝatokupoj. Poste aldoniĝis ankaŭ rondo de baleto.

Baza edukado redakti

Lernado komenciĝis en 1995 en Kuninga Tänava Põhikool (Baza Lernejo de Kuninga Strato).

Paralele ankaŭ lernado en infana muzika lernejo kie ŝi studis pianludadon (1995-2003).

Kiel specifaĵo de la baza lernejo estis lernado de la finna lingvo ekde la unua jaro. Tio estis al Diana jam la 4-a lingvo post la estona, rusa kaj Esperanto kiujn lingvojn ŝi ricevis de la hejmo.

La unua klaso estis al Diana nova sperto. Dum tiu jaro ŝi ne havis lernendajn lecionojn ĉar la lernoprogramon de la komenca klaso ŝi sciis jam pli frue, sed necesis lerni adaptiĝi al la klasa kolektivo. Post la unua klaso leviĝis demando pri transigo de Diana tuj al la tria klaso sed la gepatroj decidis restigi Dianan kun la sama klaskolektivo.

En la lernejo ŝi ekhavis problemojn pri interhomaj rilatoj ĉar ŝi estis diferenca de aliaj, sed lernado estis al ŝi pro ŝiaj vastaj scioj kaj interesoj facila mempliperfektigo kaj neniam oni devis ŝin por tio perforte devigi.

Jam en unuaj klasoj ŝi komencis proprainiciate legi-esplori la Biblion. Ŝi havis seriozan intereson pri filozofio kaj aliaj scioj. En la 5-a klaso ŝi legis sciencan libron "Universo, vivo, konscio" de Jossif Ŝklovski kaj en fina etapo de la baza lernejo legegis literaturon pri filozofio, psikologio, religio kaj aliaj temoj.

Ŝi partoprenis en lernantaj olimpikoj de la urbo kaj lando pri diversaj lernobjektoj kaj multfoje atingis tre bonajn rezultojn[2]. (Ekzemple ŝi ricevis unuan lokon en la angla lingvo[3], post kio ŝi estis invitita al akcepto en Britia Konsilio - British Council.)

En la baza lernejo ŝi lernis la finnan, anglan kaj germanan lingvojn.

UNO redakti

2002 estis Diana Aitai unu el du junaj personoj kiuj de Estonio partoprenis en La Monda Infana Forumo okazigata de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNICEF en Novjorko kaj en la speciala kunveno de la plenasembleo de UNO.

Diana estis fariĝinta mondopliboniganto kiu entuziasme parolis kiom multe necesas fari...[4][5].

Notindas ke samtempe vivante en relativa malriĉeco ŝi neniam postulis de gepatroj sed penis esti memlimigitanta.

Daŭriga edukado redakti

Ŝi daŭrigis lernadon en Pärnu Sütevaka Humanitaargümnaasium (humanitara gimnazio) 2004. Tiu lernejo taŭgis al ŝi kaj ŝi kontentis kaj pri instruistoj kaj pri samklasanoj. Ĉi tie ŝi ricevis bonan bazon de scioj kaj kunkreskis kun la klasa kolektivo. Sütevaka ja estas la plej bona lernejo de la urbo. En la gimnazio ŝi lernis la lingvojn francan kaj latinan. Kiam post kelkaj jaroj ŝi devis por studado en Hispanio lerni rapide la hispanan do tio jam estis facila kaj rapida afero.

Dum sia gimnazia tempo ŝi partoprenis plurajn landajn kaj internaciajn sciolimpikojn. (La 4-a Internacia Olipiko pri lingvistiko en Tartu (Estonio) 2006[6][7], kie ŝi atingis la bronzan medalon, La 5-a Internacia Olimpiko pri Lingvistiko en Sankt-Peterburgo 2007[8], La 15-a Internacia Olimpiko pri Filozofio en Anatolya (Turkio) 2007[9]).

2007 Diana Aitai estis elektita "Lernanto de la jaro 2007" de urbo Pärnu[10].

Universitato redakti

Sekvis studado en Universitato de Tartu 2007. Ŝi ekstudis psikologion. Post la dua kurso ŝi estis dum unu jaro en Hispanio en Universitato de Salamanca. En 2010 ŝi daŭrigis en Tartu kaj prepariĝis por fini la bakalaŭran studon printempe 2011 "cum laude". Ŝi estis nun jam matura agema juna persono kiu ŝatis la universitatan intelektualan medion. Dum lastaj monatoj de sia vivo ŝi aktivis ankaŭ en la Studenta Societo "Põhjala".

Aliaj aktivadoj redakti

Ŝi verkis poezion kaj estis membro de La Poeta Asocio de Estonio (Eesti Luuleliit) kaj Poeta Klubo de Pärnu. Ŝiaj verkoj aperis en pluraj eldonaĵoj. Ŝia pseŭdonimo estis Andeora Astraea.

Ŝi komencis apliki siajn sciojn de psikologio konsultante-helpante homojn per retpaĝo lahendus.net.

2005-2005 ŝi pliperfektigis sian kantadon en kurso de konata estona kantistino Urve Tauts (kaj plurfoje kantis kune kun ŝi duetojn en koncertoj).

Agis en porkleriga Societo de B.G.Forselius kaj estis (antaŭ forveturo al Hispanio) membro de la societa Junulara Estraro. Ŝi prelegis en someraj lernejaj kursoj de la societo[11][12].

Partoprenis en Universala Kongreso de Esperanto en 2008 (Roterdamo) kaj 2009 (Bialistoko).

Morto redakti

La 26-an de januaro 2011 ŝi ripozis en la hejmurbo Pärnu. Promenante laŭ neĝokovrita riverbordo ŝi subite falis en senkovrilan kanalizacian fosaĵon kaj dronis. (Ŝi estas entombigita en Tombejo de Vana-Pärnu.)

Verkoj redakti

Postmorte eldoniĝis en 2015 kolekto de ŝiaj poemoj en la angla lingvo titolita "Andeora" (ISBN 978-9949-38-552-2).

Notoj kaj fontoj redakti

  1. ETV (Eesti Televisioon - La Nacia Televido de Estonio) en la dissendo "Paar" 2006-12-28, 2006-12-30, 2007-01-04
  2. Album Diana http://www.facebook.com/album.php?aid=2112487
  3. http://vana.www.parnupostimees.ee/index.html?op=lugu&id=10014&number=267&rubriik=77[rompita ligilo]
  4. Diana Aitai "Translate Promises Into Action", ĵurnalo "On The Record For Children" (UNO) volume 3, Number 14, May 10 2002
  5. Diana Aitai "CHILDREN's FORUM - lapsi on märgatud", revuo "Hea Laps" 7/8 2002 p. 39
  6. http://en.wikipedia.org/wiki/International_Linguistics_Olympiad
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-09. Alirita 2011-02-25.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-18. Alirita 2011-03-20.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2011-03-20.
  10. Pärnu linna ametlik kodulehekülg: Aasta õpilane. Arkivita el la originalo je 2010-12-19. Alirita 2011-03-02.
  11. http://www.forselius.ee/index.php?page=suvekoolid Arkivigite je 2012-02-07 per la retarkivo Wayback Machine | B.G.Forseliuse Seltsi Suvekool
  12. http://www.forselius.ee/index.php?page=sk-olustveres-2008[rompita ligilo] | Suvekooli päevakord

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj de Diana Aitai redakti

Gazetaraj artikoloj redakti

Rakontoj de amikoj redakti

Aliaj ligiloj redakti

Videoklipoj redakti