Didier BURKHALTER (n. 17-an de aprilo 1960, Neŭŝatelo) estas svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. En 2014 li estis federacia prezidanto de Svisujo.

Didier Burkhalter
Persona informo
Didier Burkhalter
Naskiĝo 17-an de aprilo 1960 (1960-04-17) (63-jaraĝa)
en Auvernier
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo vd
Partio Radikal-Demokrata Partio de Svislando • Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika kariero redakti

Didier Burkhalter aktivis de majo 1988 ĝis septembro 1990 kiel membro de la komunuma konsilio de Hauterive. De julio 1991 ĝis junio 2005 li estis membro de la urba registaro de Neŭŝatelo, krome li membris de majo 1990 ĝis majo 2001 en la parlamento de la Kantono Neŭŝatelo. De decembro 2003 ĝis decembro 2007 li estis membro de la Nacia Konsilio kaj ek de tiam de la Ŝtata Konsilio de Svislando. Ek de 2005 li estis vicprezidanto de la liberal-demokrata frakcio de la Nacia Asembleo, kies grupo en la Ŝtata Konsilio li prezidis ek de 2007 ankoraŭ ĝis lia ekoficiĝo kiel membro de la Federacia Konsilio la 1-an de novembro 2009. Kiel posteulo de Pascal Couchepin, Burkhalter ricevis ties prezidon de la Departemento pri Enlandaj Aferoj. La 16-an de decembro 2011 oni informis ke la 1-an de januaro 2012 Burkhalter sekvos Micheline Calmy-Rey kiel estro de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj.[1]

 
Didier Burkhalter (dua de maldekstro dekstren) en la oficiala federacia konsilia foto de 2016

La 5-an de decembro 2012 la Federacia Asembleo elektis Burkhalter per 205 el 219 validaj voĉoj kiel vicprezidanton por 2013.[2] La 4-an de decembro 2013 Burkhalter estis elektita per 183 el 202 validaj voĉoj kiel Federacia Prezidanto por 2014.[3] En la konsilia baloto de 2015 de la 9-a de decembro la Federacia Asembleo konfirmis lin kiel konsilianon per 217 el 231 validaj voĉoj. En 2017 li demisiis de sia ministra okupo pro sia oponado al liverado de svisaj armiloj al militantaj landoj (kiel Sauda Arabio, Turkio, Ukraino inter aliaj)[4]. Lin sekvis en la ofico lia tiĉina sampartiano Ignazio Cassis.

Samtempe kun sia prezido de la Federacia Konsilio en 2014, Burkhalder ankaŭ prezidis Organizon por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Li opiniis ke la sekureco de Eŭropo malplifortiĝis en tiu jaro pro la rusa anekso de Krimeo.

Politikaj opinioj redakti

Burkhalter apartenas nek al la dekstra nek la maldekstra flanko de la Radikal-Demokrata Partio. Li favoras ekonomian liberaliĝon kaj malfermitan eksteran politikon kaj kutimis voĉdoni laŭ la partia linio.[5][6] Li tamen ne estas tipa porindustria politikisto. Li forte apogis integrigon, ekzemple voĉdonan kaj elektiĝan rajton por eksterlandanoj en lokaj balotoj.[7]

Rilato kun Esperanto redakti

Kiam Didier Burkhalter malfermis la grandan librofoiron "Salon du Livre" en Ĝenevo en aprilo 2011, li deklaris, ke li tre ŝatas Jules Verne. Mireille Grosjean sendis al li tekston pri Jules Verne kaj Esperanto kaj decembre la verkon Jules Verne espérantiste. Li respondis kun danko kaj indiko, ke li ne konis tiun aspekton de la verkisto. Li ankaŭ ricevis de Mireille Grosjean la verkon San Carlos, kiu entenas Voyage d'études, verkon de Jules Verne pri esperanto.

Renkontiĝo inter Didier Burkhalter kaj Mireille Grosjean okazis en Les Brenets la trian de julio 2014 dum somera ekskurso de la tuta Federacia Konsilio; Jules Verne kaj Esperanto estis mallonge pritraktitaj.

La 13-an de decembro 2017 Didier Burkhalter estis en Le Locle por prezenti sian libron Enfance de terre. Mireille Grosjean je tiu okazo donacis al li ekzempleron de la UNESKO-Kuriero en esperanto kaj ekzempleron de Sonorilurĉjo de Chönz/Carigiet tradukita al esperanto.

Honoroj redakti

Persona vivo redakti

Burkhalter studis ekonomikon, edziĝis en 1986 al Friedrun Sabine Burkhalter (naskita Schuchter) kaj havas kun ŝi tri filojn, kaj vivas en Neŭŝatelo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Burkhalter wird Aussenminister, Berset rückt nach. Handelszeitung (2011-12-16). Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2011-12-16.
  2. Die Sitzungen in Kürze (SDA) – Wintersession 2012. Federacia Asembleo.
  3. Burkhalter: «Ich werde andere Krawatten tragen als Maurer». En: Tagesschau (SRF). 4-a de decembro 2013, alirita 28-an de decembro 2013.
  4. Eksa ministro pri eksteraj aferoj diferencis de svisa registaro pri "fundamentoj" [https://www.swissinfo.ch/eng/business/arms-exports_ex-foreign-minister-differed-from-government-on--fundamentals-/44063310 (({en}})
  5. Claudio Habicht: Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-30. Alirita 2023-12-06..
  6. vidu profilon ĉe Smartvote
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-22. Alirita 2023-12-06..
  8. Dies academicus. Uni Neuenburg würdigt Bundespräsident Burkhalter mit Ehrendoktor. news.ch (2014-11-01). Alirita 2014-11-02.
  9. Simon Gemperli (2014-06-13). Zu viel der Ehre für Didier Burkhalter? In jüngster Zeit hat kein amtierender Bundesrat einen Ehrendoktortitel erhalten. Die Universität Neuenburg bricht nun mit dieser 50-jährigen Tradition. Das wirft Fragen zum Rollenverständnis der Regierungsmitglieder auf. Alirita 2017-06-15.
  10. Susanna Ellner (2015-01-11). Burkhalter überaus deutlich gewählt. Neue Zürcher Zeitung. Alirita 2017-06-16.

Eksteraj ligiloj redakti