Die Gesellschaft estis la unua naturalisma literaturgazeto germana. Ĝi ege gravis por la spirita klimato de la t.n. Munkena Moderno.

Historio redakti

Ĝi fonditis en Munkeno en 1885 fare de Michael Georg Conrad kaj eldonitis de li. Aliaj eldonistoj estis Karl Bleibtreu (1888–1890), Hans Merian (1897), Ludwig Jacobowski (1898–1900) kaj Alfred N. Gotendorf (1900–1901).

Die Gesellschaft havis diversajn subtitolojn en la paso de la tempo:

  • Realistische Wochenschrift für Litteratur, Kunst und öffentliches Leben (1885)
  • Realistische Monatsschrift für Litteratur, Kunst und öffentliches Leben (1886)
  • Monatsschrift für Litteratur und Kunst (1887–1890)
  • Monatschrift für Litteratur, Kunst und Sozialpolitik (1891–1897)
  • Halbmonatschrift für Litteratur, Kunst und Sozialpolitik (1898–1901)
  • Münchener Halbmonatschrift für Litteratur, Kunst und Sozialpolitik (1901–1902)

Graveco redakti

Die Gesellschaft estis je la komenco, krom Magazin für die Literatur des In- und Auslandes kaj Freien Bühne für modernes Leben la gvidanta germana gazeto de la naturalisma movado.

Tasko de la gazeto estis kritiki la kondiĉojn sociajn, socialajn, literaturajn. Ĉefe la laste menciita tre gravis kio bone videblas per la multo da recenzoj, verkistaj portretoj kaj eseoj. Oni batalis favore de literaturo laŭ la koncepto de naturalismo kaj realismo; paralele memkompreneble reklamatetis por la propraj verkoj. Atakitis la literaturaĵoj kaj la literaturkritiko de la Periodo de spekulanto-kompanioj por kio devis ekzempli Paul Heyse kaj liaj rondoj. La gazeto estis ankaŭ podio por prezenti antisemitismajn kaj socialdarvinismajn poziciojn.

Post pluraj ŝanĝoj kaj de eldonejoj kaj de eldonistoj la gazeto ekmaltrafis aktualajn evoluojn kaj ĉesis aperi en la 1902-a jaro. En 1970 la liĥtenŝtejna firmao Kraus Reprint Nendeln reprintis ĉiujn numerojn.

Literaturo redakti

  • Agnes Strieder: "Die Gesellschaft" - Eine kritische Auseinandersetzung mit der Zeitschrift der frühen Naturalisten. Bern 1985.

Eksteraj ligiloj redakti

Projekto de la marburga universitato pri Die Gesellschaft