Die Rote Zora ("La ruĝa Zora") estas porinfana filmo surbaze de la klasika germanlingva infana romano "La ruĝa Zora kaj ŝia bando", verkita dum la jaro 1941 de la aŭtoro Kurt Held. La filmo produktiĝis dum la jaro 2007 per germania-svedia teamo en Montenegro, kaj ekprezentiĝis en kinejoj la 24-an de januaro 2008. La porinfana aventura romano ekde sia publikiĝo iĝis legenda kaj ĝis hodiaŭ tre ŝatata legaĵo de generacioj de junuloj en Germanlingvio kaj la ĉirkaŭaj landoj.

La ruĝa Zora
filmo
Originala titolo Die Rote Zora
Produktadlando Germanio, Svedio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 24-a de januaro 2008
Daŭro 99 minutoj
Ĝenro porinfana, aventura filmo
Kameraado Dragan Rogulj
Reĝisoro(j) Peter Kahane
Laŭ la verko de Kurt Held
Filmita en Montenegro
Muziko de Detlef Petersen
Ĉefrolantoj
  • Linn Reusse: Zora
  • Jakob Knoblauch: Branko
  • David Berton: Duro
  • Pascal Andres: Nicola
  • Woody Mues: Pavle
  • Mario Adorf: Gorian
  • Ben Becker: Karaman
  • Dominique Horwitz: urbestro Iveković
  • Hilmi Sözer: Begović
  • Badasar Colbiyik: Dordević
  • Nora Quest: Zlata
IMDb
vdr

Enhavo redakti

 
la infana bando en la filmo

30-aj jaroj de la 20-a jarcento: La 12-jara kroata knabo Branko post la morto de sia patrino ekserĉas sian patron. En la urbeto Senj en Dalmatio, borde de la Adriatika Maro, li hazarde ekscias, ke la urbestro Iveković kaj la fiŝkomercisto Karaman forĝas planojn, kiuj celas bankrotigi la lokajn fiŝistojn kaj garantiu al Karaman la monopolon pri freŝa fiŝo en la regiono. Kiam Karaman rimarkas, ke la knabo ilin subaŭskultis, li aranĝas la enkarcerigon de Branko pro laŭdira ŝtelo. Ke la fiŝisto Gorian engaĝiĝas por li, ne helpas al la knabo, kaj do li enŝlosiĝas en la malliberejo. Tamen jam post mallonga tempo kuraĝa kaj imprese ruza junulo liberigas lin, kaj dum la fuĝo Branko ekscias, ke la knabece riskema liberiginto verdire estas knabino, la ruĝhara Zora, kaj ke Zora estas ĉefino de infana bando, kiu vivas en forlasita fortikaĵa ruino antaŭe konstruita per la uskokoj, partizanaj historiaj herooj de la regiono: la infana bando komprenas sin transprenantaj la heredaĵon de la uskokoj, kaj mem nomas sin tiel. Ĉar la orfaj infanoj de la bando estas sen posedaĵo, ili devas ŝteli manĝaĵojn por pretervivi, kaj tial estas persekutataj de la lokaj aŭtoritatoj kvazaŭ krimuloj, same kiel jarcentojn antaŭe la lokaj aŭtoritatoj (de la Venecia Respubliko konkerinta la regionon) persekutis la partizanajn uskokojn. La infana grupo decidas ekbatali kontraŭ la planoj de Karaman, kaj estas subtenataj de Gorian. Komplika la afero fariĝas, kiam Branko enamiĝas al Zlata, la filino de la urbestro, kaj la infana bando pro ĵaluzo preskaŭ disrompiĝas.

Laŭdoj kaj kritikoj redakti

La filmo de nacia germania instanco por prijuĝo de porinfanaj filmoj en Wiesbaden ricevis la etikedon "aparte valora". La klarigo estas inter alie, ke "la eternaj temoj amikeco, konfido, familio kaj sopiro pri protektiĝo, sed ankaŭ unua enamiĝo, revado kaj esperoj estas traktitaj humure kaj singarde, kaj la same bildigitaj negativaj flankoj de la vivo, kiel ĵaluzo, seniluziigoj kaj emociaj vundiĝoj evitas ke la filmo prezentus tro naivan bildon de la mondo".[1]

Iuj ĵurnaloj kritikis, ke tia laŭdo unuavice trafus la porinfanan romanon, inteligente socie kritikeman, kaj ke la filmo transportus nur malmulton de la socia kritiko kaj de la atentonkapta rakonto en la kinejojn. La rakonto laŭ la kritikoj tro simpliĝis, kaj la filmon anstataŭe plenigas viglegaj ĉasoj tra pitoreskaj stratetoj kaj spektakla batalo kun giganta sepio. Rezulte la filmo laŭ ili iĝis tro surfaca, la infanaj rolintoj kaj la infana perspektivo ne starus en la fokuso. Multaj infanoj, spektintaj la filmon, tamen tute ŝatas ĝin, kaj ĉiukaze ĝi rekonsciigas pri escepte valora infana romano, kiun ja eblas aldone legi.

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti