Die Schotte estas teatro de laikaj junuloj kaj infanoj kun teatropedagogia centro en Erfurto.

Teatro Die Schotte en la erfurta Schotten-strateto.

Historio redakti

Schotte establiĝis post la Turniĝo en la urbocentro, en sporthalo. Ŝanĝi la sporthalon al teatro estis necese por kontinuigi la artistan kaj pedagogian laboron de jam ekde 1961 ekzistinta Infana kaj junulara teatro kiel ankaŭ de la en 1987 fondita Jugendbühne Ti(c)K. Ambaŭ post 1990 ne estis certaj ĉu povi plue ekzisti.

La intertempe elstara artista renomo de la teatro ŝuldiĝas unue al larĝa gamo da klasikaj programoj, due al depostulantaj nuntempaj teatraĵoj. Tamen oni ĉiam denove devas konvinki la teatroemulojn kaj pruvi kvaliton por postvivi malfacilajn momentojn, en kiuj la futura sorto de la teatro ne klaras.

En 1995 kaj 1997 la ejoj de la teatro estis senteble pligrandigitaj.

Ofertoj redakti

Ĉ. 150 infanoj kaj junuloj kunlaboras. En la 2006-a jaro oni organizis por la 14-a fojo la Turingiajn lernejteatrajn tagojn. Krom por la propraj enscenejigoj Schotte estas je dispono por gelernantoj, senlaboruloj (ekz. rolludi por plibonigi ŝancon ĉe sinproponado pri laborposteno) kaj metilernantoj en konekso kun la t.n. Malfermita laboro. Klerigadoj kaj pluklerigadoj antaŭenpuŝas la kvaliton de la teatra sceno en la Liberŝtato kaj diversaj servoj (ekz. biblioteko; kolekto da rekvizitoj) enpenetrigis interesiĝantojn profunde en la mondon de teatro.

Pli ol 52 premieroj - averaĝe po 3 por ano - ĝuigis ĝis nun la erfurtan publikon. Oni ludis ankaŭ ekster de Germanujo: en Franclando, Usono, Luksemburgio, Hispanujo, Ĉeĥio, Venezuelo, Ĉilio, Monako kaj Turkio.

Premioj redakti

Tri fojojn estis aljuĝita al Schotte fare de la Turingia ministerio pri socialaĵoj, familio kaj saneco la Turingia junularteatra premio (Thüringer Jugendtheaterpreis) kaj unufoje ankaŭ la Turingia kulturpremio (Thüringer Kulturpreis).

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la teatro.