Die schweigsame Frau

Die schweigsame Frau (eo: La silentema virino) estas komika opero en tri aktoj (verknumero op. 80) estas la dek unua opero de Richard Strauss. La libreto devenas de Stefan Zweig, kiu verkis ĝin laŭ la komedio Epicoene or The Silent Woman de Ben Jonson.

Die schweigsame Frau
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro komika opero
vdr
Richard Strauss

Orkestra instrumentado redakti

3 flutoj (3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj, angla korno, D-klarneto, 2 klarnetoj, basklarneto, 3 fagotoj (3- ankaŭ kontrafagoto), 4 kornoj, trumpetoj, 3 trombonoj, bastubjo, timbaloj, frapinstrumentoj, 4 sonoriloj, harpo, celesto, klaviceno, orgeno, arĉinstrumentoj

Daŭro de prezentado: proks. 3 horojn (1-a akto proks. 55 minutojn, 2-a akto proks. 70 minutojn, 3-a akto proks. 50 minutojn)

Agado redakti

Unua akto redakti

Ekde multaj jaroj kapitano Morosus, kies aŭdkapablo post eksplodo estas difektita, vivas kun sia dommastrumantino tre retirite. Tamen la babilado de ĉi tiu orelfrape parolema virino lin treege incitas. Lia barbiro konsilas lin maldungi la maljunulinon kaj dungi junulinon. Subite aperas lia nevo Henry, kiun li ĝis nun kredis perdiĝinta. Morosus ĝoje akceptas kaj gastigas lin kun lia edzino kaj kelkaj amikoj liaj. Montriĝas tamen, ke je la amikoj temas pri opertrupo, kiu per siaj provludoj ŝanĝas la iam trankvilan domon en teatrejon. Ĉar Henry ne volas rezigni sian edzinon Aminta, la unuan primadonon de la trupo (Morosus: „… orelturmentistino!“) kaj la operon en ĝenerale, la kapitano malgastigas la trupon kaj krom tio senheredigas Henrion. Senprokraste li volas mem zorgi por heredonto kaj taskigas la barbiron, ke tiu serĉu edziniĝemulinon por li. La barbiro tamen sin turnas per ideo al Henry. Oni alkonduko al la onklo silenteman kaj trankvilan virinon, kiu post edziniĝo transformiĝu en furiozulino kaj infernigas al la maljuna kapitano lian vivon tiom longe, ĝis kiam tiu malhisos siajn velojn.

Dua akto redakti

La opertrupo komenciĝas per sia farso. Tuj je la venonta tago la barbiro prezentas al la kapitano tri edzinkandidatinojn, plumpulinon, fieraĉe klera fraŭlino kaj Aminta kiel modesta, hontema „Timidia“, kiu tuj konkeras la koron de Morosus. Tuj la barbiro ankaŭ venigas pastron kaj notaron, kiuj ankaŭ devenas de la aktortrupo, kaj la geedzoceremonio estas plenumata. Tuj poste alvenas najbaroj kaj maristoj por gratulado en la domon kaj ekigas trinkfeston. La edzo kunfalas elĉerpite. Nun Aminta aktivas. Kvankam ŝin tre kortuŝas la inklino, kiun Morosus montras al ŝi, ŝi transformiĝas en obstinan, spiteman kaj kvereleman fivirinon. Jen aperas Henry kiel savanto el la mizero. Li trankviligas Amintan kaj promesas al la onklo fari ĉion, por ke li sin liberiĝu de sia malobeema edzinaĉo. Post tio la du interpaciĝas. La onklo zorgoliberigite enlitiĝas. Henry kontente brakenfermas Amintan, kiu sentas kompaton pro la maljunulo.

Tria akto redakti

La venontan tagon Tag Aminta pli furioze pelas je Morosus. Ŝi venigas metiistojn, kiuj daŭre kaŭzas bruon. Krom tio ŝi venigis pianiston kaj kantinstruiston, kiuj provludas kun ŝi. La kapitano estas plene konsternita. Finfine alvenas „lordo ĉefjuĝisto“ kaj „du advokatoj“, kiuj interkonsiliĝas pri la onta divorco. Ili tamen rifuzas ĉiun prezentitan divorcokaŭzon. Aperas atestanto – Henry – kiu sin ŝajnigas amanto de Aminta. Ankaŭ tiu ĉi kialo estas rifuzata, ĉar la virgeco kaj la antaŭvivo de Aminta ne estis kondiĉo por la geedzeco. Morosus alproksimiĝas al nervokolapso. Nun por Henry kaj Aminta ŝajnas esti la ĝusta tempo reguligi kaj klarigi. Ĉiuj sin malmaskiĝas, kaj Aminta petas pardonon de la kapitano. Post kiam la kapitano mallonge liberiĝe eksplodis, li nun eksplodas pro liberiga rido. Feliĉege li nun aprobas la interligon de Henry kun Aminta, donas al tiu ĉi sian benon kaj reinstalas Henrion kiel heredonton. Li estas kontenta pri si kaj la mondo kaj trovis en sia interno la sopiritan trankvilon. La opero finiĝas per monologo de Morosus: „Kiel bela ja estas la muziko, sed kiel bela nur, kiam ŝi estas pasinta!“

Historio de la opero redakti

Tekstversado kaj komponado redakti

Post la morto de Hugo von Hofmannsthal Strauss kredis, ke li estis alveninta al la fino de sia operkreado. Li ne atendis trovi denove tekstversiston samnivelan. Eĉ kiam ekestis la ligo kun Stefan Zweig, Strauss komence dubis pri tio. Tamen li tuj amikiĝis kun la propono de Zweig, muzikigi la komedion Epicoene, or The Silent Woman de Ben Jonson el la jaro 1609 kiel operteksto. La komponado komenciĝis en 1932, januaron de 1933 Zweig transdonis la lastan parton de sia libreto, kiun Strauss nomis „la plej bona libreto por opera comique ekde Figaro“ kaj kiun li muzikigis sen ajnaj deziroj pri ŝanĝoj. Oktobron de 1934 Strauss finis la komponadon, antaŭmetis tamen en januaro de 1935 kvodlibeto–uverturon.

Skandalo ĉirkaŭ la unua prezentado redakti

La unuan prezentadon en Dresdeno akompanis malfacilaĵoj deflanke de la politiko: Strauss estis la lasta ankoraŭ vivanta muzika etiketo de Germanujo barbariĝanta sub la regado de la nazioj. Pro tio Strauss povis realigi prezentado de la opero malgraŭ sia juda tekstpoeto, kiu intertempe estis elmigrinta. La prezentado estu kulturpolitika manifestacio, eĉ Hitler promesis viziti la unuan prezentadon. Kiam Strauss tamen insistis, ke sur plakatoj kaj flugfolioj staru anstataŭ nur „Opero laŭ Ben Jonson“ la nomo de Zweig, la naziaj granduloj bojkotis la prezentadon. Post kiam krome la Gestapo, kiu observis Strauss kiel prezidanto de la Reichsmusikkammer, forkaptis tute senĝenan leteron, kiun tiu ĉi estis skribinta pro ĝojo pri la sukcesa unua prezentado, la komponisto definitive falis en malfavoron je la regantoj. La opero malaperis post nur tri ripetoj el la programo de la dresdena opero kaj ankaŭ nenie en Germanujo ĝi estis prezentata. Strauss devis „pro sankaŭzoj“ abdiki de la prezidanteco de la Reichsmusikkammer.

La ligo de Strauss kun Zweig spite la elmigradon de la poeto kaj ties (singarda) kritiko de la sinteno de la komponisto ne tute disŝiriĝis. La malfruaj verkoj de Strauss Friedenstag kaj Capriccio devenas de libreto respektive de ideo de Zweig.

Prezentohistorio redakti

La unuan prezentadon je la 24-an de junio 1935 muzike direktis Karl Böhm kaj enscenigis Josef Gielen, la ĉefrolojn kantis Maria Cebotari kaj Kurt Böhme, Erna Sack rolis kiel Isotta, kaj ĝi estis tre sukcesa je la publiko. Post la elprogramigo fare de la nazioj en la germanlingvaj landoj prezentadoj okazis ĝis 1945 tamen nur en Graz (1936) kaj en Zuriko (1942), krom tio ankaŭ Prago kaj Milano montris la verkon.

En 1946 Dresdeno provis ripari la renomon de la opero per prezentado en la Malgranda Domo; sekvis Berlino, Munkeno kaj Wiesbaden. Multan atenton trovis en 1959 prezentado dum la festivalo de Salcburgo; Karl Böhm, direktisto de la unua prezentado, direktis iomete pli rigidan version de la opero kun elstara ensemblo. Sed escepte Vienon – kie oni enscenigis la operon trans la jaroj plurfoje, unuan fojon la 1-an de marto 1968, kun Silvio Varviso, Hans Hotter kaj Mimi Coertse – en Munkeno kaj Dresdeno mankis la peco plue en la programoj de la pli grandaj domoj. Pro la sukceso, kiu estis atingebla per „klasikaj“ operoj kaj operetoj, la retenemo rilate pli modernajn alternativojn kiel Die schweigsame Frau estas malfacile komprenebla. Eĉ je pli malgrandaj domoj la verko montriĝis ĉiam kiel efika kaj scenejotaŭga.

Muziko redakti

Malaprobe la kritikistaro kritikis la operon Die Schweigsame Frau. Ankaŭ Strauss konfesis verdireme, ke la komponado al li ne plu elplumiĝas same facile kiel pli frue. La opero estas por la muzikhistorio malpli grava (plej rimarkinde estas eble, ke Strauss per Henry verkis sian supozeble ununuran simpatian tenorrolon) kaj la ĝojo de la komponisto pri la finfine trovita libreto muzikiginda igis lin pretervidi la unu aŭ alian trolongecon de la teksto. Tamen: Strauss ekipas Die Schweigsame Frau per abundeco de muzikaj ideoj, per bruaj ensembloj, per parte genia, parte preskaŭ plata sonpentrado, anarĥia finalo de la 1-a akto, rave bela fino de la meza akto, pacige poezia fino de la tria akto, alternas serena komediasono kaj granda ario, Strauss citas senĝene sin mem kaj dekon da aliaj komponistoj, li enpotigas iom da Rossini kaj spicas ĝin per Monteverdi – do: kiu ne atendas muzikan mejloŝtonon, povos ĝoje ĝui la operon.

Pianopartituro redakti

  • Richard Strauss: Die schweigsame Frau. Klavierauszug mit Text von Felix Wolfes, Berlino: Fürstner o.J. [proks. 1935].

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti