Diego CARRASCO (Jerez de la Frontera; 1954), estas hispana gitaristo, komponisto kaj kantisto de flamenko.[1]

Diego Carrasco
Persona informo
Naskonomo Diego Carrasco Fernández
Naskiĝo 30-an de novembro 1953 (1953-11-30) (70-jaraĝa)
en Jerez de la Frontera
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo gitaristokomponistokantisto
vdr

Li ekkarieris kiel gitaristo akompananta al kantistoj aŭ dancistoj kiel Antonio Gades. Poste li laboris por diversaj diskoj kaj kontaktis kun Miguel Ríos kaj la etoso de la rok-muziko.[2] Poste li kunlaboris kun Guadalquivir,[3] Manolo Sanlúcar, Camarón de la Isla, Enrique Morente, Mario Maya, LebrijanoPata Negra.

Lia kariero kiel sola artisto ekis per la diskoj Cantes y sueños (1984) kaj Toma que toma, ambaŭ registritaj por la diskeldonejo RCA. Poste li publikigis la verkojn Voz de referencia (1993) kaj A tiempo (1994), kun produktorado de Ricardo Pachón kaj kunlaboro de Moraíto Chico, Manolo Soler, Tino di Geraldo, Carles Benavent, Jorge Pardo, Jesús Bola, Las Peligro, Doctor Keli kaj Raimundo Amador, tiam en la diskeldonejo Nuevos Medios. La sama entrepreno eldonis Inquilino del mundo (2000) kaj Mi ADN flamenco (2004).

Diskaro redakti

 
Gitare kun Diego del Morao.
  • Cantes y sueños (RCA, 1984)
  • Tomaquetoma (RCA, 1987)
  • Voz de referencia (Nuevos Medios, 1993)
  • A tiempo (Nuevos Medios, 1994)
  • Inquilino del Mundo (Nuevos Medios, 2000)
  • Mi ADN flamenco (Nuevos Medios, 2004)
  • Hippytano (RumorRecords 2012) (2012)[4]
  • No M'arrecojo, kompilo por celebri siajn 50 jarojn en aktivo en kiu partoprenas artistoj kiel Miguel Poveda, Diego del Morao, Juanito Makandé, Manuel Carrasco, Estrella Morente, Alejandro Sanz, Calamaro, Sabina, Miguel Ríos kaj Macaco[5]

Notoj redakti

  1. La personalidad de Diego Carrasco al descubierto en las Presencias Flamencas en la Universidad en la Universidad de Cádiz
  2. Ahora es cuando empiezo a estar en mi salsa en Diario de Jerez
  3. Entrevista: Diego Carrasco en revistalaflamenca.com
  4. Intervjuo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback 2016-03-04- Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine al Diego Carrasco
  5. [1]

Eksteraj ligiloj redakti