Diego Laínez

generalo de la jezuitoj

Diego LAÍNEZ (ofte ankaŭ: Laynez, latine: Iacobus Laínez, Didacus Laínez; naskiĝinta en 1512 en Almazán, mortinta la 19-an de januaro 1565 en Romo) estis hispana teologo kaj jezuito.

Diego Laínez
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1512 (1512-04-15)
en Alcalde
Morto 19-an de januaro 1565 (1565-01-19) (52-jaraĝa)
en Romo
Tombo Church of San Francisco de Borja, Madrid
Lingvoj latinahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • teologo
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Alcalá de Henares kaj Parizo - kie li decidis kune kun Ignaco Lojola fondi la Kompanion de Jesuo - li estis grava propagandisto kaj varbisto por tiu ĉi ordeno. Por ĝia plifortiĝo kaj enradikiĝo ensocia li pledis ĉefe dumvojaĝe en multaj teritorioj. La kardinalecon li tamen rifuzis. Sed ĉe la Koncilio de Trento li ege defendis la superecon de la papo antaŭ ĉiuj aliaj episkopoj. En 1556 li iĝis posteulo de Lojola kiel ordengeneralo.

Lian vivon bonege priskribis G. Boero (Florenco 1880).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 273 (tie ĉi interrete)