Diego de Ordás, konata ankaŭ kiel Diego de Ordazde Ordax, naskiĝinta en Castroverde de Campos, aktuala provinco Zamora, en 1480, kaj mortinta en 1532 en Venezuelo, estis militisto, konkistadoro, adelantado kaj esploristor hispana.

Diego de Ordás
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Zamoro
Morto 1-an de januaro 1532 (1532-01-01) (52-jaraĝa)
en Paria Peninsula
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esploristo • militisto • montgrimpanto • soldato • Sayayin • inventisto • vojaĝisto
vdr

Militkariero redakti

Li alvenis juna al Kubo kie servis estre de Diego de Velázquez, formis parton de la unuaj esploradoj al Kolombio kaj Panamo. Li aliĝis al Hernán Cortés por la ekspedicio kiun tiu organizis por la Konkero de Meksiko. La 25-an de marto de 1519, en la batalo de Centla, ĉe la rivero Grijalva, en Tabasko, kontraŭ la majaoj li ludis gravan partoprenon kaj estis unu al kiuj oni atribuis la venkon.

Li estis la unua eŭropano kiu ascendis al la pinto de la vulkano Popocatépetl akompane de du armekunuloj kio okazigis grandan impreson al la indiĝenaj akompanantoj de Cortés. Pro tio kaj militmeritoj, la imperiestro Karlo la 5-a donis al li pere de dekreto el 22a de oktobro 1525,[1] la rajto posedi blazonon kun bildo de vulkano. Bernal Díaz del Castillo rakontas pri la ĝojo de la reveninta Ordás kaj ke li petia tian blazonon kiun tiam havis lia nevo en la Puebla.[2]}}

Li partoprenis en la konkero de Tenoĉtitlano kun rango de kapitano. En la nokto de la hispana malvenko, nome la Trista Nokto, li estis vundita de la aztekaj militistoj. Post la hispanaj venkoj esploris la terojn de Oaxaca kaj Veracruz, kaj navigis laŭ la rivero Coatzacoalcos.

Li estis sendita al Hispanio en 1521 por prezenti en la hispana kortego la rakonton de la konkero de la Azteka Imperio kaj postuli por Cortés la nomumon de Guberniestro kaj Capitán General de la Nova Hispanio. Reveninte al Ameriko li esploris la riveron Orinoko.

Notoj redakti

  1. Thomas, Hugh (1993) "La conquista de México" ĉap.19 "Otro nuevo mundo de grandes poblaciones y torres" ISBN 970-690-163-9
  2. Díaz del Castillo, Bernal (1568) Historia verdadera de la conquista de la Nueva España cap. CLVIII pp-398 teksto ĉe la retejo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Cervantes Virtual.

Eksteraj ligiloj redakti