Diemtigen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oey-Diemtigen (stacidomo).
Diemtigen
Blazono de Diemtigen
Diemtigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 38′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 46.63333 °N, 7.55000 °O / 46.63333; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 46.63333 °N, 7.55000 °O / 46.63333; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2145
Areo 130,0 km²
Alteco 809 m super marnivelo
Poŝtkodo 3754
Komunumkodo 0762
Mapo de Diemtigen
vdr


Pri la komunumo redakti

Diemtigen estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 2145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Diemtigen etentiĝas en la tiel nomita Valo de Diemtigen suda flankvalo de la Simme-Valo, tra kiu fluas la proksimume 14 kilometrojn longa rivero Chirel, flankrivero de Simme. La komunumo konsistas el ok vilaĝoj, kiel oni en la loka alemana dialekto diras Bäuerten, kiuj nomiĝas Oey, Diemtigen, Bächlen, Horben, Riedern, Entschwil, Zwischenflüh kaj Schwenden. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2652 m s.m. sur la kulmino de la monto Männlifluh la plej malalta punkto sur alteco de 640 m s.m. sur la tereno Burgholz apud la bordo de la rivero Simme.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Diemtigen limas en nordo al Erlenbach en Simme-Valo, en nordoriento al Wimmis, en oriento al Reichenbach en Kander-Valo kaj al Frutigen, en sudoriento al Adelboden, en sudo Sankt-Stefano, en sudokcidento al Zweisimmen, en okcidento al Boltigen, kaj en nordokcidento al Oberwil en Simme-Valo kaj Därstetten.

Trafiko redakti

La Valo de Diemtigen kun la escepto de la vilaĝo Oey situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Oey, kiu troviĝas ĉe la alflueno de la rivero Chirel al Simme, situas ĉe la kantona ĉefvojo de Spiez al Zweisimmen kaj tie ankaŭ troviĝas la stacidomo de Diemtigen ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen. De stacidomo de Oey buslinio konektas la setlejojn en la Diemtigen-Valo kun la publika trafikreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Diemtigen datiĝas el la jaro 1257 kiel Diemtingen. En la jaro 1439 la urbo Berno akiris la jurisdikcion pri Diemtigen.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti