Dietikon

komunumo de Svislando

Dietikon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko. Kun 22'497 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) Dietikon estas la 5-a plej popolriĉa komunumo de la Kantono Zuriko post Zuriko, Vinterturo, Uster kaj Dübendorf. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro de la urbo kreskis al 23106.

Dietikon
Blazono de Dietikon
Komunuma Muzeo de la urbo Dietikon
urbo en Svislando • komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 24′ 21″ N 8° 24′ 14″ O / 47.40583 °N, 8.40389 °O / 47.40583; 8.40389 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 21″ N 8° 24′ 14″ O / 47.40583 °N, 8.40389 °O / 47.40583; 8.40389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 23106
Areo 9,33 km²
Alteco 388 m super marnivelo
Poŝtkodo 8953
Komunumkodo 0243
Mapo de Dietikon
vdr

Geografio redakti

Dietikon situas en la Limatvalo je la okcidenta bordo de la rivero ĉe la alfluo de la rivereto Reppisch al la Limato proksimume 10 kilometrojn okcidente de Zuriko.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dietikon limas nordo al Oetwil ĉe Limato, en nordoriento al Geroldswil, en orientnordoriento al Weiningen, en oriento al Unterengstringen, en orientsudoriento al Schlieren, en sudoriento al Urdorf, en sudokcidento al Bergdietikon (AG), kaj en nordokcidento al Spreitenbach (AG).

Trafiko redakti

Dietikon troviĝas sur la plej malnova trajnlinio de Svislando inter Zuriko kaj Baden (Argovio), kiu hodiaŭ estas parto de la Zurika Trafik-Unio. En kvaronhora kadenco oni povas per regionaj trajnoj atingi la centron de Zuriko aŭ Baden. Dietikon estas ankaŭ rekte ligita al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Berno kaj Bazelo.

La urbo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 respektive la svisa aŭtovojo A3, kiuj apud Dietikon utiligas la saman vojon kaj disbranĉiĝas sudoriente de la urbo ĉe la Limatvala Aŭtovojkruco.

Ekonomio redakti

Dietikon estas industria urbo kaj sur ĝia teritorio troviĝas unu el la plej gravaj ranĝostacioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Historio redakti

Sur la teritorio de Dietikon kaj en argovia enklavo la beneditkta Monaĥinejo Fahr ekzistas romiaj ruinoj.

La unua dokumenta mencio de Dietikon datiĝas el la jaro 1100 kiel Dietinchovin. [1]

Ek de la jaro 1989 Dietikon estas la ĉefurbo de la nove kreita distrikto Dietikon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti