Dietlikon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dietlikon (stacidomo).
Dietlikon
Blazono de Dietlikon
Meblovendejo IKEA en Dietlikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 25′ 13″ N 8° 37′ 10″ O / 47.42028 °N, 8.61944 °O / 47.42028; 8.61944 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 13″ N 8° 37′ 10″ O / 47.42028 °N, 8.61944 °O / 47.42028; 8.61944 (mapo)
Areo 4,26 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 8305
Komunumkodo 0054
Mapo de Dietlikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Dietlikon estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 6906 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 7049.

Atentu: Ne miksu Dietlikon kun la similnoma distriktĉefurbo Dietikon.

Geografio redakti

Dietlikon situas okcidente de la urbo Zuriko en la Glattvalo. Dum la norda parto de Dietlikon konsistas el kampareco vilaĝo-kern en sudo aliflanke de la fervojlinio situas grava industrikvartalo kun multaj grandvendejoj, inter kiuj la plej konata estas la fama sveda mebloentrepreno IKEA.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dietlikon limas en nordo al Kloten, en nordoriento al Bassersdorf, en sudoriento al Wangen-Brüttisellen en sudo al Dübendorf, kaj en okcidento al Wallisellen.

Trafiko redakti

Per trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj diversaj buslinioj la komunumo estas bonege konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. Tra Dietlikon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Sankt-Galo. En sudo la komunuman teritorio tranĉas la svisa aŭtovojo A1, kies grava kruco de Brütisellen situas sur la teritorio de la komunumo Dietlikon. Ĉe la kruco de Brütisellen komenciĝas la svisa aŭtovojo A3 al la Zurika Oberlando. Dietlikon ĉe la kruco de Brütisellen havas alveturon al ambaŭ aŭtovojoj.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Dietlikon datas sub la nomo Dietlinchoven el la jaro 1124.

En la jaro 1124 la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo posedis la privilegiojn pri Dietlikon. En la jaro 1487 la familio Schwend vendis la malaltan jurisdikcion pri Dietlikon kaj Rieden al Hans Waldmann, urbestro de Zuriko. Waldmann kunigis la jurisdikcion pri Dietlikon, Rieden kaj Dübendorf al tribunala senjorujo, el kiu la urbo Zuriko en la jaro 1489 formis ĉefvoktejon, kiun ĝi en la jaro 1615 kunigis kun la voktejo Schwamendingen. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Dietlikon fariĝis memstara politika komunumo. [1]

Sporto redakti

La virinoj de la Unihokeklubo Dietlikon gajnis en la jaro 2006 kaj la svisan ĉampionadon kaj ankaŭ la svisan pokalfinalon. 7 ludantinoj de la klubo fariĝis en la jaro 2005 mondĉampiono en la virina unihokeo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti