Diferencialo (meĥaniko)

(Alidirektita el Diferencialo (mekaniko))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Diferencialo (meĥaniko). Por informoj pri matematiko, vidu la artikolon diferencialo (apartigilo).

En meĥaniko, diferencialo estas sistemo de dentradoj per kio, de unu propulsanta akso, pliaj rotacioj kun diferencaj rapidecoj povas estis disbranĉigataj.

En jena diferencialo la ringorado (viola) estas propulsata de la motoro. La viola kaĝo kunturniĝas. La en la kaĝo ŭmuntita flugilrado (verda) transdonas la povumon al ambaŭ radoj (ruĝa kaj flava), kiuj estas ligitaj kun la aksoj kaj do kun la radoj. Se la aŭto veturas rekte antaŭen, tiam la radoj turniĝas samrapide. La flugilrado turniĝas kun la kaĝo, sed ne turniĝas ĉirkaŭ sia akso.
Se unu rado (ruĝa) estas blokita, la flava rado nun turniĝas per duobla rapideco.

Unu apliko estas en aŭtomobiloj kaj traktoroj, kie estas diferencialo inter la propulsantaj radoj. Dum ĝirado la ´interna´ rado trairas pli mallongan vojon kaj do malpli rapide turnas ol la ekstera rado, sed tamen estas propulsanta.

Sur kota tereno kaj sur glita vojo tio estas malavantaĝo, ĉar unu rado povas ekjori kaj la alia resti senmova. Por preventi tion ekzistas t.n. limigita jordiferencialo kiu per kluĉilo dividas la fortojn denove al ambaŭ radoj. Alia ebleco estas la diferenciala blokilo, konstruita interne de multaj ĉiaterenaj aŭtoj. Ĝi estas kelktempe blokebla diferencialo (la verda dentrado en la desegnaĵo estas blokata).

Diferencialo de aŭtomobilo
Klarigo kiel la diferencialo permesas al aŭtoj kurbigi sen la radoj gliti

Vidu ankaŭ redakti