La Dikbeka kanbirdo (Iduna aedonAcrocephalus aedon) estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu specio reproduktiĝas en moderklimata orienta Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en tropika sudorienta Azio. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka kanbirdo
Dikbeka kanbirdo
Dikbeka kanbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. aedon'
Acrocephalus aedon
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu paserina birdo estas specio troviĝanta en densa vegetaĵaro kia kareksejoj, arbustoj kaj densa sunkreskaĵaro. La ino demetas 5-6 ovojn en nesto en malalta arbo.

Tiu estas granda kanbirdo, 16-17.5 cm longa preskaŭ tiom granda kiom la Turda kanbirdo. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj sablokolorajn subajn partojn, kun malmulte da evidentaj plumarmarkoj. La frunto estas rondoforma, kaj la beko estas mallonga kaj pintakra kun pli malhela supra makzelo. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj sube. Kiel plej parto de kanbirdoj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed ili manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn predojn.

La kanto estas rapida kaj laŭta, kaj simila al tiu de la Grenokanbirdo, kun multe da imitado kaj krome tipaj akrocefalecaj fajfoj.

Ĝi estis iam lokita en la monotipa genro Phragmaticola (aŭ Phragamaticola) kaj dum longe kiel Acrocephalus kaj en 2009 oni trovis, ke ĝi apartenas al kaldo Iduna.[1]

Referencoj redakti

  1. Silke Fregin, Martin Haase,Urban Olsson,Per Alström (2009). “Multi-locus phylogeny of the family Acrocephalidae (Aves: Passeriformes) – The traditional taxonomy overthrown”, Molecular Phylogenetics and Evolution 52 (3), p. 866–878. doi:10.1016/j.ympev.2009.04.006.