La Dikruredoj (Dicruridae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, kiuj troviĝas en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikruredoj
Dicrurus hottentottus striatus
Dicrurus hottentottus striatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Dikruredoj Dicruridae
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dikruredoj manĝas prefere insektojn, ili vivas en arbustaro aŭ en maldensa arbaro. Ili metas 2-4 ovojn en nesto alte en arbo. Dikruredoj estas agresemaj kaj sentimaj; ili atakas ankaŭ grandajn rabobirdojn, se temas pri defendo de sia nesto.

Taksonomio redakti

Nuntempe la scienca interkonsento pri taksonomio estas ke la familio de Dikruredoj enhavas nur unu genron Dicrurus (dikruroj aŭ drongoj). En 2008 Leslie Christidis kaj Walter Boles laŭ biogeografiaj kaj morfologiaj konsideroj proponis vastigi la familion kaj enhavigi kiel subfamiliojn ripiduredojn (sub nomo Rhipidurinae), kaj kelkajn tribojn de monarĥedoj (kiel Monarchinae kaj Grallininae),[1] tamen ĝis nun ilia ideo ne iĝis vaste akceptata.

Antaŭe oni apartenigis al dikruredoj ankaŭ genron Chaetorhynchus, kiu enhavas la solan specion Chaetorhynchus papuensis (Papua drongo), endemian en Nov-Gvineo. Surbaze de kaj morfologiaj, kaj genetikaj faktoj, Chaetorhynchus nun estas metita en kun ripiduredoj.[2]

Specioj redakti

La genro Dicrurus enhavas 28 speciojn:[3]

Bilda Kutima nomo Scienca nomo Distribuo
  Drongo de Ludwig Dicrurus ludwigii suda Afriko.
  Drongo de Sharpe Dicrurus sharpei suda Sudsudano kaj uesta Kenjo ĝis Demokrata Respubliko Kongo (DRK) kaj Niĝerio
  Brilanta drongo Dicrurus atripennis Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, DRK, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, kaj Togolando
  Funebra drongo Dicrurus adsimilis Gabono, RK, DRK, Angolo, nord-uesta Zambio, Namibio, Botsvano, kaj nord-uesta Sudafriko
  Modesta drongo Dicrurus modestus de Niĝerio kaj Kameruno gis DRK kaj Angolo
Komora drongo Dicrurus fuscipennis Komoroj
  Aldabra drongo Dicrurus aldabranus Sejŝeloj
  Kresta drongo Dicrurus forficatus Madagaskaro kaj Komoroj
Majota drongo Dicrurus waldenii Majoto
  Nigra drongo Dicrurus macrocercus Irano tra Pakistano, Bharato, Bangladeŝo, kaj Srilanko eosten al suda Ĉinio kaj Indonezio, ankaŭ okaze vizita al Japanio
  Cindra drongo Dicrurus leucophaeus eosta Afganio eosten al suda Ĉinio, Rjukju-insularo (aparte Okinavo), kaj Indonezio
  Blankventra drongo Dicrurus caerulescens Bharato kaj Srilanko
  Kornikbeka drongo Dicrurus annectens Bangladeŝo, Bhutano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Bharato, Indonezio, Laŭio, Malajzio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajio, kaj Vjetnamio.
  Bronza drongo Dicrurus aeneus de uesta Utaraĥando al Hindoĉinio kaj Hajnano, Malaja duoninsulo, Sumatro kaj norda Borneo
  Malgranda drongo Dicrurus remifer Bangladeŝo, Bhutano, Kamboĝo, Bharato, Indonezio, Laŭio, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajio, kaj Vjetnamio
  Balikasio Dicrurus balicassius Filipinoj
Striata drongo Dicrurus striatus Filipinoj
  Hotentota drongo Dicrurus hottentottus de Bangladeŝo, Bharato, kaj Bhutano tra Hindoĉinio al Ĉinio, Indonezio, kaj Brunejo.
Tablas-insula drongo Dicrurus menagei Filipinoj
Palavana drongo Dicrurus palawanensis Provinco Palavano
Sumatra drongo Dicrurus sumatranus Sumatro
  Wallace-linia drongo Dicrurus densus apud linio de Wallace en Indonezio kaj Orienta Timoro.
  Sulavesa drongo Dicrurus montanus Sulaveso
  Vila drongo Dicrurus bracteatus Aŭstralio, Novgvineo, Indonezio
Grandbeka drongo Dicrurus megarhynchus insulo Novirlando en Bismarkoj, Papuo-Novgvineo
  Andamana drongo Dicrurus andamanensis Andamanoj
  Paradiza drongo Dicrurus paradiseus de Bharato ĝis Borneo kaj Javo
  Srilanka drongo Dicrurus lophorinus Srilanko

Referencoj redakti

  1. Christidis, Les; Walter Boles (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Csiro Publishing, Australia. p. 174
  2. (2009) “The systematic affinity of the enigmatic Lamprolia victoriae (Aves: Passeriformes)—An example of avian dispersal between New Guinea and Fiji over Miocene intermittent land bridges?”, Molecular Phylogenetics and Evolution 48 (3), p. 1218–1222. doi:10.1016/j.ympev.2008.05.038. 
  3. Orioles, drongos, fantails. World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union (2018). Alirita 29 March 2018.