Dilbert estas ĉiutaga bildostrio kreita de la usona bildliteraturisto Scott Adams. La bildstrio satiras pri oficeja laboro, nekompetentaj ĉefoj kaj sociaj misrilatoj.

Dilbert
bildostrio • comic strip series • retrakonto
Aŭtoroj
Aŭtoro Scott Adams
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Andrews McMeel Publishing
Ĝenro humuraĵo • office humor • satiro
vdr

La ĉefrolulo Dilbert, fake kompetenta sed socie misfunkcianta inĝeniero, laboras en fikcia entrepreno, kiu produktas ian specon de (neniam ekzakte priskribitaj) varoj. Liaj ĉefoj estas malkompetentaj, kaj ĉiuj roluloj, ĉefoj kaj kolegoj havas sociajn misfunkciojn, kio kaŭzas diversajn miskomprenojn kaj problemojn en la laborejo.

La bildstrion karakterizas tre simpla, kruda desegnostilo.

Gravaj roluloj redakti

  • Dilbert, fake kompetenta sed socie misfunkcianta inĝeniero
  • Dogbert, lia hundo, kiu malestimas lin; kelkfoje vendas ekstreme multekostajn sed senvalorajn laborkonsilojn al firmaoj
  • Wally, maldiligenta kolego de Dilbert, kiu pli blufas ol laboras
  • Alice, inteligentega kaj diligentega kolegino de Dilbert, sentas sin ofte diskriminaciata ĉar ŝi estas virino
  • Asok, laboreja praktikanto el Barato, neniam ricevas rekonon pro sia superinteligento
  • La pinthara ĉefo, ne komprenas ion ajn, precipe ne sian propran malkompetenton

Eksteraj ligiloj redakti