Dilo

la ĉefurbo de Orienta Timoro

DiloDili estas ĉefurbo de Orienta Timoro. Minuskle skribita la vorto dilo signifas cetere tutan alian aferon, nome lignan trabeton, tabulon pli ol 4 cm dika (dilo (ligno))[1].

Dilo
ĉefurbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 222 323  (2015) [+]
Loĝdenso 1 245 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 33′ S, 125° 35′ O (mapo)-8.5536111111111125.57833333333Koordinatoj: 8° 33′ S, 125° 35′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 178,62 km² (17 862 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Dilo (Orienta Timoro)
Dilo (Orienta Timoro)
DEC
Dilo
Dilo
Situo de Dilo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dili [+]
vdr

Geografio redakti

Dilo situas ĉe la norda marbordo de insulo Timoro, la plej orienta en la malaja arkipelago. Dilo havas ĉirkaŭ 48.000 loĝantojn kaj estas la plej grava haveno kaj la ekonomia centro de Orienta Timoro. Ĝi disponas ankaŭ pri flughaveno, kiun uzas armeaj kaj civilaj aviadiloj.

Historio redakti

Dilo estis fondita ĉirkaŭ 1520 far portugaloj, kiuj igis la urbon en 1596 ĉefurbo de iliaj teritorioj sur Timoro. Dum la dua mondmilito, Dilin okupis la japanoj, sed postmilite ĝi iĝis denove portugala kolonio. Naŭ tagojn post deklaro de la Orient-Timora sendependiĝo (je la 28-a de novembro 1975, indoneziaj trupoj okupis la landeton kaj tiel la ĉefurbon. Je la 7-a de julio 1976 Indonezio deklaris la landon sia 27-a provinco, sub la nomo Timor Timur. La okupado kaj la daŭraj ribeloj kaŭzis mortojn de miloj.

Inter la plej kruelaj masakroj en la urbo estis tiu de la tombejo Santa Cruz je la 12-a de novembro 1991. Raportado en amaskomunikiloj vigligis eksterlandan subtenon al la sendependiĝemo de Orienta Timoro.

En 1998 la indonezia registaro konsentis plebisciton sub observo de UN pri aŭtonomeco aŭ sendependeco de Orienta Timoro. 78,5 % voĉdonis por sendependeco. La 20-an de majo en 2002, Dilo iĝis ĉefurbo de sendependa ŝtato Orienta Timoro.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. NPIV 2005, p. 239