Dimanĉo

la tago de la semajno post sabato kaj antaŭ lundo

Dimanĉo estas la sepa tago de la semajno laŭ internacia normo ISO 8601. Verŝajne ne ĉiuj homoj konscias pri tio. Por la eklezioj ĝi kompreneble restas ĉie la unua tago de la semajno.

La Resurekto de El Greco (1596-1599).

En Esperanto, la nomo venas el la franca dimanche, kiu siavice venas de la latina [dies] dominicalis, [tago] sinjora aŭ tago de la Sinjoro (dominus estas "sinjoro" en la latina). El tiu latina adjektivo venas ankaŭ la vortoj domingo kaj domenica.

Pli malnova nomo por la tago estis dies solis, tago de la suno, el kiu venis la vortoj Sunday kaj Sonntag.

Dimanĉo estas la ripoztago en la plejparto de kristanaj tradicioj. Tio komenciĝis en la frua epoko kiam la plejparto de kristanoj estis konvertintaj nejudoj, do ili plu festis la biblian judan ŝabaton en sabato kaj la nejudan [nehebrean] ripoztagon en la "oka tago", dimanĉo. La judoj kaj la judaj kristanoj plu observis la ŝabaton en sabato.

En la 2-a jarcento, kristanoj plejparte Diservis dimanĉe kaj ne observis la judan ŝabaton, kiun ili rigardis kiel parton de la Leĝo de Moseo: kristanoj fidis al Jesuo Kristo, ne al la Leĝo de Moseo, por esti savitaj. Sed en la 2-a jarcento, dimanĉo ne klare estis tago de ripozo: anstataŭ, dimanĉo ŝajne laŭgrade fariĝis tago de ripozo dum la periodo de 200-500. Kristanoj diservis dimanĉe, ĉar tiu estis la tago de la releviĝo de Kristo el la mortintoj. La rusa vorto por dimanĉo estas воскресенье, esperante "releviĝo".

En pluraj plejparte kristanaj landoj kaj urboj, negoco estas limigata aŭ malpermesata dimanĉe pro observo de la ripoztago. Dimanĉo estas la ripoztago de la kristana majoritato kaj sabato (aŭ la ŝabato) estas la ripoztago de la kristana minoritato. En anglalingvaj landoj iuj personoj neekzakte nomas dimanĉon "ŝabato" aŭ "kristana ŝabato". Tiu ĉi etikedo por la dimanĉa kult- kaj ripoztago estas historia misnomigo. Etimologie la du vortoj "sabato" (Saturday en la angla, Samstag/Sonnabend en la germana, samedi en la franca) kaj "ŝabato" (Sabbath en la angla, Sabbat en la germana, sabbat en la franca) havas la saman originon (el hebrea ŝabbat). En la itala lingvo "sabato" signifas aŭ ŝabatosabato, neniam dimanĉo.

La hebrea vorto "ŝabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa.

En Nordameriko dimanĉo estas la unua kalendara tago de la semajno (la dua tago de la semajnfino). En kontinenta Eŭropo (Francujo, Germanujo) kaj en aliaj mondpartoj, dimanĉo estas la sepa kalendara tago de la semajno.

Dimanĉo sekvas sabaton kaj antaŭvenas lundon.

Vidu ankaŭ redakti