Territorio Dinópolis estas kultura, scienca kaj distra parko, dediĉita al la paleontologio ĝenerale kaj al la dinosaŭroj en partikularo. Ĝi troviĝas en la provinco Teruelo, en la aŭtonoma komunumo Aragono, en Hispanio.

Dinópolis
paleontological museum • tema parko [+]

LandoHispanio
RegionoAragono
SituoTeruelo
- koordinatoj40° 19′ 59″ N, 1° 4′ 50″ U (mapo)40.332919-1.080531Koordinatoj: 40° 19′ 59″ N, 1° 4′ 50″ U (mapo)

Dinópolis (Aragono)
Dinópolis (Aragono)
DEC
Dinópolis
Dinópolis
Lokigo de Aragono en Hispanio
Map
Dinópolis

Vikimedia Komunejo:  Dinópolis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Skulptaĵo de Tyrannosaurus rex en Dinópolis.

Sidejoj redakti

Ĝi estas formata de granda parko, nome Dinópolis (inaŭgurita en 2001),[1] en Teruelo urbo kaj ses muzeoj situaj en aliaj lokoj de la provinco: Inhóspitak (inaŭgurita en 2003) en Peñarroya de Tastavins,[2] Legendark (inaŭgurita en 2003) en Galve, Región Ambarina (inaŭgurita en 2004) en Rubielos de Mora, Bosque Pétreo (inaŭgurita en 2006) en Castellote, Mar Nummus (inaŭgurita en 2008), en Albarracín kaj Titania (inaŭgurita en 2012) en Riodeva.[3]

Inter la jaro de inaŭguro kaj 2013 la instalaĵoj estis ricevante ĉirkaŭ du milionoj da vizitantoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Carcavilla Urquí, Luis (2006). «Patrimonio geológico y geodiversidad: investigación, conservación, gestión y relación con los espacios naturales protegidos». Cuadernos del Museo Geominero (IGME) (7): 293. ISBN 9788478407101. [1] Konsultita la 4an de Majo 2017.
  2. «Inhóspitak abre sus puertas al Territorio Dinópolis». Aragón Digital. 24a de marto 2003. [2] Konsultita la 4an de majo 2017.
  3. «'Titania', lo nuevo de Territorio Dinópolis». Heraldo de Aragón. 25a de julio 2012. [3] Arkivigite je 2012-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de majo 2017.
  4. «Dinópolis, la ciencia que alimenta el turismo de Teruel». El País. 8a de junio de 2013. [4] Konsultita la 4an de majo 2017.

Eksteraj ligiloj redakti