Dinamo Moskvo – (ruse), prononco laŭ sistemo IFA dʲɪˈnamə mɐˈskva, per plena nomo Футбольный клуб Динамо Москва - estas profesia futbalklubo de Rusio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la urbo Moskvo. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio. Tradiciaj klubaj koloroj estas bluo kaj blanko. Krom la sekcio pri futbalo, ankaŭ tiuj pri aliaj sportaj disciplinoj estas sukcesaj. Aparte konata estas la unua vira kluba teamo de glacihokeo.

Dinamo Moskvo
futbala klubo
Kluba nomo  Футбольный клуб Динамо Москва
Fondita  la  18-an de aprilo 1923(nun 1923-04-18)
Stadiono  Areno Ĥimki (Арена Химки)
Kapacito  18 636
Prezidanto  Vasilij Titov (Василий Титов)
Trejnisto  Andrej Kobelev (Андрей Кобелев)
Ligo  Rusia Unua Ligo
2018-19  12-a
Hejme
Ekstere
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti