Dinara Safina (tatare Динара Мөбин кызы Сафина, Dinara Möbin qızı Safina; ruse Дина́ра Миха́йловна (Муби́новна) Са́фина) estas rusia tenisistino de tatara deveno. Ŝi naskiĝis la  27-an de aprilo 1986(nun 1986-04-27)en Moskvo, tiutempe en Sovetunio, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2001 ŝi estas tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi (ĝis januaro 2009) dum sume 26 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la -a plej bona tenisistino. Entute ĝis nun 19 diversaj tenisistinoj havis tiun lokon; la lasta nova persono en tiu grupo ekde aprilo 2009 estis ŝi. Antaŭe ŝi interalie atingis la arĝentan medalon pri teniso en la Somera olimpiko 2008. Cetere ŝi estas la pli juna fratino de Marat Safin, kiu inter la jaroj 1997 kaj 2009 ankaŭ estis profesia tenisisto.

Dinara Safina
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1986 (1986-04-27) (37-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Loĝloko Montekarlo
Ŝtataneco RusioSovetunio
Familio
Patrino Rauza Islanova
Frat(in)o Marat Safin
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti